Billy Gilman

usona kantisto

Billy GILMAN aŭ plennome William Wendell GILMAN III (do la 3-a) - naskiĝis la 24-an de majo 1988, do nun 35-jara - estas usona kantisto, kiu publike prezentiĝas ekde la jaro 1999, do ekde la 11-a vivjaro. Li ĝis la knaba voĉoŝanĝiĝo havis brilan sopranan voĉon, kaj post tiam, kantante oktavon pli sube, same klaran tenoran voĉon. En Usono oni kutime konsideras lin en la kategorio de kontrea muziko, sed multaj el liaj kantoj estas kanzonoj popmuzikaj fokusitaj je lia soloa kantista voĉo kaj je relative ambiciaj tekstoj - ne vere tipaj por kontrea muziko. Akompanas lin la renomo esti "knaba kantisto" de tre pura voĉo, kaj responde liaj tekstoj kutime estas malprovokaj, morale senriproĉaj kaj fojfoje iom naive kortuŝaj.

Billy Gilman
dum koncerto en Bostono en 2000 (12-jara)
dum koncerto en Bostono en 2000 (12-jara)
Bazaj informoj
Naskonomo William Wendell Gilman la 3-a
Naskiĝo 24-an de majo 1988 (1988-05-24) (35-jaraĝa)
en Westerly
Ĝenroj kontreo, popmuziko
Instrumentoj voĉo
Aktivaj jaroj 1999 ĝis nun
Retejo www.billygilman.com
Persona informo
Naskonomo William Wendell Gilman III
Lingvoj angla
Loĝloko Hope Valley
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo kantistokantoverkisto • diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.billygilman.com
vdr

En 2000, en la 12-a vivjaro, li nacie konatiĝis per la unuopaĵo One Voice ["unu voĉo"], kiu elektiĝis inter la 20 plej sukcesaj kontreaj muzikaĵoj en Usono kaj igis lin esti la plej juna kantisto en tiu kategorio. Pli poste en la sama jaro, publikiĝis albumo samnoma, kiu vendiĝis tre sukcese kaj dufoje ricevis la platenan premion pri multfoja vendo de muzika produktaĵo en Usono.

Sekvis kristnaska albumo sub la nomo "Classic Christmas" ["klasika kristnasko"] kaj plia albumo sub la titolo Dare to Dream ["kuraĝi revi"], ambaŭ ricevis la oran premion pri multfoja vendo de muzika produktaĵo. La 4-a albumo, Music Through Heartsongs ["muziko tra korkanzonoj"], en 2003 estis bazita sur poemaj tekstoj de la juna verkisto Mattie J.T. Stepanek, kiu suferis je muskola distrofio kaj mortis en 2004. Ĝi estis kantata per jam ne plu infana voĉo de la intertempe 15-jara junulo Billy. En 2005 la kantisto en nova muzikproduktejo publikigis sian 5-an muzikan albumon sub la titolo Everything and More ["ĉio kaj pli"], kaj 2006 sekvis 6-a albumo simple nomata Billy Gilman.

Albumoj redakti

  • One Voice (2000)
  • Classic Christmas (2000)
  • Dare to Dream (2001)
  • Music Through Heartsongs (2003)
  • Everything and More (2005)
  • Billy Gilman (2006)

Eksteraj ligiloj redakti