Blukrona klorofonjo

La Blukrona klorofonjo (Chlorophonia occipitalis) estas birdospecio de la familio de Fringedoj (iam en Traŭpedoj) kaj genro de Klorofonjoj, kiu enhavas buntkolorajn speciojn ĉefe verdajn kaj ĉefe en supraj partoj kun flavaj subaj partoj kaj bluaj kapomarkoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blukrona klorofonjo
Blukrona klorofonjo, ino
Blukrona klorofonjo, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Euphonia
Specio: E. occipitalis
Euphonia occipitalis
(Du Bus De Gisignies, 1847)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Centrameriko en Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Meksiko kaj Nikaragvo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj.

Plenkreskulo estas 11 al 14 cm longa. La diferencoj inter seksoj ne estas tre evidentaj. Ambaŭ estas verdaj, kun brila turkisblua krono (kio nomigas la specion) kaj samkolora duonkolumo ambaŭflanke de la kolo. La masklo havas sub la verdaj kapo kaj gorĝareo duoblan nigrabrunan bordostrion kaj pli sube flavajn bruston, ventron kaj kruroplumojn, dum ĉe ino tiuj partoj estas flavecverdaj. La beko, la okuloj kaj la kruroj estas nigrecaj.

Tiu specio loĝas en humidaj medioj, kiaj tropikaj arbaroj, montodeklivoj kaj nebularbaroj, el malaltaj altitudoj ĝis pli da 1,500 m smn. Ĝi troviĝas el sudorienta Meksikio (sude de Veracruz, Oaxaca kaj Chiapas) ĝis Nikaragvo. Ĝi ne troviĝas en Belizo.

Notoj redakti

Referencoj redakti