Boac - tagaloge Bayan ng Boac - estas urbo (municipo), ankaŭ diocezo en Filipinoj, en insulo Marinduko (Marinduque), en regiono MIMAROPA, kie estas ĉefurbo de la insula provinco Marinduko. La urbo havas 61 distriktojn.

Boac
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 4900
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 57 283  (2020) [+]
Loĝdenso 269 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 13° 27′ N, 121° 50′ O (mapo)13.45121.83333333333Koordinatoj: 13° 27′ N, 121° 50′ O (mapo) [+]
Alto 90 m [+]
Areo 212,7 km² (21 270 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Boac (Filipinoj)
Boac (Filipinoj)
DEC
Boac
Boac
Situo de Boac

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Boac, Marinduque [+]
vdr
Katedralo en Boac

Geografio redakti

Boac kuŝas en okcidenta marbordo de la insulo laŭ la samnoma rivero Boac [1]. Lucena (Filipinoj) troviĝas 59, regiona ĉefurbo Kalapano 71, Batangas 90, Naga (Sudaj Kamarinoj) 151, ĉefurbo Manilo 156, Kezonurbo 160, Baguio 356, Cebuurbo 416, Dabao 822, General Santos 894 kilometrojn (aere) [2].

 
Rivero Boac

Historio redakti

En Boac, same en Marinduko indiĝenoj vivis, kiujn la hispanoj vizitis unue en 1580. Ili nomumis la lokon Montserrat de Marinduque (nuntempa Boac). En 1621 la hispanaj jezuitaj misiistoj alportis sanktan bildon al Boac, la monaĥoj povis parte kristanigi la indiĝenojn. La islamaj piratoj sieĝis Boac meze de la 17-a jarcento, sed la loĝantoj kontraŭstaris en la fortikaĵa preĝejo. Laŭ la kredo la sankta bildo savis ilin lastmomente. En 1898 la filipina revolucio faris finon al la hispana erao, sed poste dominado de Usono, inter 1942-1945 japana dominado okazis. La provinca registaro konstruis vivgrandan bildon pri Sankta Maria kaj metis ĝin en la haveno Balanacan por bonvenigi vojaĝantojn al la insulo.

Ekonomio redakti

Boac estas hejmo de la plej multaj el la komercaj entreprenoj de la provinco.

Religio kaj eduko redakti

En Boac plejparte katolikoj vivas kaj ĉi tie estas centro de la diocezo. En la urbo la plej nivela edukejo estas universitato.

Trafiko redakti

 
Komerca kvartalo

Boac voje estas alirebla ambaŭflanke laŭ vojo, kiu rondiras la insulon. Laŭ mapo flughaveno funkcias ĉe la urbo. La mara haveno servas la pramojn kun aŭtobusoj al aliaj insuloj. Loke busetoj kaj tricikloj trafikas.

Klimato redakti

La klimato de Boac estas klasifikita kiel tropika klimato. Averaĝe jare pluvas po 1318 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter junio-decembro pli ofte. La temperaturo varias inter 23-29 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

 
Plaĝo

Vidindaĵoj redakti

  • katolika katedralo
  • plaĝoj
  • festivalo
  • pluraj historiaj domoj
  • filia muzeo de la Nacia Muzeo de Filipinoj

Fontoj redakti

  • WikiTrans