Kalapano, - tagaloge Lungsod ng Calapan - estas kvinaklasa, komponenta, universitata urbego, havenurbo kaj diocezo en Filipinoj, en insulo Mindoro, en regiono MIMAROPA, kie ĝi estas ĉefurbo la regiono kaj provinco Orienta Mindoro. Kalapano konsistas el 62 distriktoj, el kiu 22 estas klasifikitaj kiel urbaj kaj 40 vilaĝaj distriktoj. Kalapano estas la plej granda urbo en la insulo.

Larĝa panoramo pri haveno Kalapano
Larĝa panoramo pri haveno Kalapano
Kalapano
component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 5200
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 145 786  (2020) [+]
Loĝdenso 583 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 13° 25′ N, 121° 11′ O (mapo)13.414121.18Koordinatoj: 13° 25′ N, 121° 11′ O (mapo) [+]
Alto 87 m [+]
Areo 250,06 km² (25 006 ha) [+]
Kalapano (Filipinoj)
Kalapano (Filipinoj)
DEC
Kalapano
Kalapano
Situo de Kalapano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Calapan [+]
vdr
Urbodomo de Kalapano

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Kalapano situas en norda parto de la insulo sur la marborda ebenaĵo[1]. Batangas troviĝas 41, Calambo 88, ĉefurbo Manilo 132, Kezonurbo 142, Legazpio (Albajo) 280, Baguio 340, Cebuurbo 456, Puerto Princesa 487, Dabao 856, General Santos 922 kilometrojn (aere) [2].

 
Vido en Kalapano
 
Biblioteko en Kalapano

Historio redakti

Kalapano antaŭe estis malgranda vilaĝo antaŭ establado de la katolikaj administraciaj unuoj. Kalapano estis centro de eklezia areo de norda Mindoro en 1733. La provinca ĉefurbo estis proponita al Kalapano en 1837, poste kelfoje ĝi estis nuligita dum mallongaj tempoj. Dum dominado de Usono Kalapano firme estis provinca ĉefurbo. En 1902 tri najbaraj municipoj akiris sian sendependecon, sed en 1919 pluraj kampaj partoj estis forigitaj. Mallonga japana okupo okazis inter 1942-1945. Kalapano atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la malfruaj 1990-aj jaroj kaj tiutempe en 1998 ĝi urbiĝis kiel komponenta urbo laŭ filipina klasifikado. Ekde tiu tempo Kalapano atestis signifajn plibonigojn en komerco, turismo, servoj kaj industrio.

Ekonomio redakti

Kalapano estas la centro de komerco, industrio, transporto, komunikado, religio kaj eduko en la tuta provinco. Ekonomio de Kalapano estas dependa de agrikulturo kaj fiŝkaptado. Tamen la kreskanta industrio kaj turismo kontribuis bone al buĝeto de la urbo. Kalapano ludas gravan rolon en la filipina ekonomio kiel unu el la plej gravaj manĝoprovizantoj (rizoj, citrusoj, bananoj, rambutanoj kaj lanzonoj). Kalapano funkcias kiel la industria nabo de la provinco.

 
Katedralo en Kalapano
 
Vojo en Kalapano

Religio kaj eduko redakti

La loĝantoj estas plejparte katolikoj. En Kalapano katolika katedralo funkcias, same kampuso, kolegio kaj institutoj.

Trafiko redakti

Kalapano estas atingebla laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭdirekte. La urbo havas havenon kaj flughavenon por malgrandaj aviadiloj. La pramoj atingas Batangas post 45 minutoj. Enurbe motorizitaj tricikloj kaj busetoj trafikas.

Klimato redakti

Kalapano situas en la ekvatora klimato kun musono. Jare pluvas po 2337 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen en februaro kaj marto pli malofte. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 23-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj redakti

 
Statuo en Kalapano

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti