Niederried ĉe Kallnach

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Bodenacher)

Niederried ĉe Kallnach (en la germana lingvo Niederried bei Kallnach) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Aarberg kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 296 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Niederried ĉe Kallnach
Blazono de Niederried ĉe Kallnach
Blazono de Niederried ĉe Kallnach
Blazono de Niederried ĉe Kallnach
Vilaĝeniro de Niederried ĉe Kallnach
Vilaĝeniro de Niederried ĉe Kallnach
Vilaĝeniro de Niederried ĉe Kallnach
vilaĝokomunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Seeland
Malnova distrikto ĝis 2009 Aarberg
Koordinatoj  47° 0′ 45″ N 7° 15′ 5″ O / 47.01250 °N, 7.25139 °O / 47.01250; 7.25139 (mapo)Koordinatoj: 47° 0′ 45″ N 7° 15′ 5″ O / 47.01250 °N, 7.25139 °O / 47.01250; 7.25139 (mapo)
Nombro de loĝantoj 296
Areo 4,52 km²
Alteco 518 m super marnivelo
Poŝtkodo 3283
Komunumkodo 0308
Mapo de Niederried ĉe Kallnach
Mapo de Niederried ĉe Kallnach
Mapo de Niederried ĉe Kallnach
vdr

Geografio redakti

La komunumo Niederreid ĉe Kallnach situas ĉe la okcidenta bordo de la rivero Aro en la Berna Lagolando proksimume 20 kilometrojn sude de la urbo Bielo kaj 25 kilometrojn okcidente de la federacia urbo Berno. En sudoriento de la komunumo situas la Baraĵlago de Niederried, kies akvo parte tra tunelo estas kondukita al la elektrocentralo Kallnach. La komunumo Niederried ĉe Kallnach konsistas el la vilaĝo Niederried kaj la setlejoj Schwellacher, Chilchacher kaj Bodenacher.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,52 km², de kiuj 36,5% estas kovritaj de arbaro, 53,2% servas por agrikulturo kaj 5,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Niederried ĉe Kallnach limas en nordo al Bargen, en oriento al Radelfingen, en sudoriento al Golaten, en sudo al Kerzers (FR), en sudokcidento al Fräschels (FR), kaj en okcidento kaj nordokcidento al Kallnach.

Trafiko redakti

La komunumo situas flanke de la gravaj travikvojoj kaj atingeblas pere de flankaj vojoj de Kallnach, Fräschels kaj Bargen. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 troviĝas norde en distanco de 7 kilometroj apud Aarberg. La komunumo ne disponas pri propra konekto al la publika transportreto.

Historio redakti

Sur la komunuma teritorio estis trovitaj tombomontetoj el la neolitiko kaj la Hallstatt-epoko, kiuj parte entenis tomboaldonaĵoj. Dum mezepoko Niederried kaj Kallnach formis malaltan tribunalejon, kiu en la jaroj 1521/1522 estis submetita al la berna Voktejo Aarberg.[3]

La komunuma asembleo de Niederried ĉe Kallnach la 1-an de junio 2012 decidis la kuniĝon kun la komunumo Kallnach. La kuniĝo efektiviĝos kun efiko de la 1-a de januaro 2013, je kiu dato Niederried ĉesos ekzisti kiel aparta komunumo kaj estos integrita parto de Kallnach.[4]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti