Bodzianske Lúky
Bodzianske Lúky, hungare Bogyarét estas malgranda vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno.
Bodzianske Lúky | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 946 14 (pošta Zemianska Olča) | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 191 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 37 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 53′ N, 17° 54′ O (mapo)47.8872222217.8975Koordinatoj: 47° 53′ N, 17° 54′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 109 m [+] | ||||
Areo | 5,17 km² ( 517 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Bodzianske Lúky [+] | |||||
- Areo: 5 km2
- Loĝantaro: 220
- Alto super marnivelo: 109 m
- Poŝtkodo: 946 16
- Telefonprefikso: 0 35
Situo
redaktila vilaĝo situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo. Kolárovo troviĝas 10 km-ojn for.
Historio
redaktiLa unua mencio devenis el 1387. Post la turkoj farmoj formiĝis. Ili apartenis al Bodza. Vince Vermes oferis sian havaĵon kaj konstruis preĝejon kaj ekde 1875 dum 40 jaroj li senpage instruis en la lernejo. Dum la historio ofte okazis inundo. Ĝis 1919 la farmoj apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto Csallóköz. La setlejo trovis sin en Ĉeĥoslovakio ekde 1920. Inter 1938-1945 la loko rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito parto de la hungaroj estis deportitaj, la restintaj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Post la inundo en 1995 anstataŭ farmoj oni formis vilaĝoaspektan komunumon, kiu iĝis vilaĝo en 1990. La lasta instruado okazis en 1992 en la lernejo. En 2001 loĝis tie 223 da homoj (212 hungaroj kaj 11 slovakoj).