Kolárovo (hungare Gúta, germane Gutta) estas urbo en Slovakio. La urbo ĝis 1948 slovake nomiĝis Guta.

Kolárovo
(Guta)
hungare Gúta, germane Gutta
urbo
Foirejo en Kolárovo
Blazono
Oficiala nomo: Kolárovo
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Nitra
Distrikto Distrikto Komárno
Historia regiono Supra Hungarujo
Riveroj Váh, Malgranda Danubo
Situo Kolárovo
 - alteco 111 m s. m.
 - koordinatoj 47° 55′ 01″ N 17° 59′ 44″ O / 47.91694 °N, 17.99556 °O / 47.91694; 17.99556 (mapo)
Areo 106,823 km² (10 682,3 ha)
Loĝantaro 10 774 (31.12.2009)
Denseco 100,86 loĝ./km²
Unua skribmencio 1268
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 946 03
Telefona antaŭkodo +421-35
Aŭtokodoj KN
NUTS 501204
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Nitra
Situo enkadre de Regiono Nitra
Situo enkadre de Regiono Nitra
Vikimedia Komunejo: Kolárovo
Retpaĝo: www.kolarovo.sk
Portalo pri Slovakio
Tradicia arkitekturo en Kolárovo

Situo redakti

Kolárovo situas sur ebenaĵo, ĉe kunfluejo de Danubobranĉo kaj Váh, laŭ flankovojoj, fine de iama fervojo el Komárno. La ĉefurbo troviĝas 90 km.

Historio redakti

La komunumo estis loĝata dum la ferepoko. Dum regado de Ladislao la 4-a en 1267 la komunumo urbiĝis kaj samtepe ĝi ricevis privilegiojn: foirorajton, sendoganecon, senpagan pramon. La kampoj tiutempe apartenis al ĉefepiskopo de Esztergom, la loĝantoj okupiĝis pri terkulturo, bestbredado kaj fiŝkaptado. En 1349 reĝino Maria konstruis fortikaĵon havanta la nomon ranofortikaĵo por defendi la trapasejon. Ĝi situis iomete for de la nuna urbo. En 1511 la urbo jam havis fortajn murojn, tamen la turkoj rabis ĝin en 1576. Baroka fortikaĵo konstruiĝis en 1664, sed la turkoj bruligis la urbon en 1669. Armeo de Francisko Rákóczi la 2-a faris ruina la fortikaĵon en 1708. Fine aŭstraj armeoj bruligis la urbon en 1849. Poste dum la pacaj tempoj sur la riveroj akvomuelejoj funkciis, krome aperis ankaŭ la industria produkto. Post 1919 la tiama vilaĝo apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 la komunumo slovakiĝis.

 
Tradiciaj domoj en Kolárovo

 

 
Ponto por piedirantoj trans rivero en Kolárovo

Dume inter 1938-1945 la regiono rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1944 la germanoj okupis Hungarion kaj komenciĝis deportado de judoj. Post la 2-a mondmilito parto de la hungareco estis deportita, la restaĵo iĝis senrajta laŭ dekretoj de Beneš.

Tiutempe Kolárovo estis en Ĉeĥoslovakio la plej granda vilaĝo. En 1954 eliĝis ekstera parto kaj formiĝis memstara vilaĝo Dedina Mládeže. En 1965 okazis granda inundo. Granda parto de la vilaĝo ruiniĝis. La tuta Ĉeĥoslovakio helpis la rekonstruon. La 14-an de oktobro 1967 la komunumo reurbiĝis. En 2004 loĝis en la urbo 10 823 da homoj:

  • infanoj, lernejanoj: 1695
  • laborkapablaj viroj: 3593
  • laborkapablaj virinoj: 3111
  • pensiuloj: 846
  • pensiulinoj: 1505

laŭ nacieco:

  • hungaroj: 8742 (80,8%)
  • slovakoj: 1890 (17,5%)
  • ciganoj: 71 (0,7%)
  • ĉeĥoj: 55 (0,5%)
  • ceteraj: 62 (0,6%)

laŭ religio:

  • katolika: 8246 (76,2%)
  • luterana: 445 (4,1%)
  • kalvinana: 294 (2,7%)
  • kaj aliaj

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En la iama Gúta naskiĝis hungara tekstopoeto Anna Adamis.

Partneraj urboj redakti