Bogata (Mureș)
vilaĝo en Rumanio
Bogata (hungare Marosbogát [maroŝboga:t]) estas vilaĝo kaj komunumo en Rumanio apud Luduș. Administre apartenas al ĝi la vilaĝo Ranta.
Bogata | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Mureș | ||
Alinome | Marosbogát (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Torda-Aranyos | ||
Situo | 46° 27′ N, 24° 7′ O (mapo)46.45638888888924.119722222222Koordinatoj: 46° 27′ N, 24° 7′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 277 m | ||
Poŝtkodo | 547125 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 2.18 (en 2011) | ||
– vilaĝo | 1,681 (en 2011; 1.609 en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 115833 | ||
Bogata situas ĉe rivero Mureș kaj ĉe la fervoja linio Târgu Mureș – Luduș – Războieni.
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi havis 2 402 loĝantojn (hungaroj, rumanoj) kaj en 1992 1 862 (rumanoj, 38 % da hungaroj).
Historio redakti
Ĝia unua skriba mencio estas el 1295. En mezepoko ĝi estis hungara servutulvilaĝo. Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hungario (Torda-Aranyos).
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Renomaj personoj redakti
- Ferenc Fülöp (23-a de septembro 1903 – Budapest, 27-a de decembro 1986): popoldancisto, Majstro de Popolarto
- István Halmágyi (Marosbogát, 1897 – Budapeŝto, 1987): skulptisto.
- Kritóf Szongott (12-a de februaro 1845 – Szamosújvár, 14-a de januaro 1907): armenologo.
- Sándor Pakuts: bestkuracisto
Eksteraj ligiloj redakti
- Komunuma retejo, en 2015 kun modesta informo
- Interaga mapo de la distrikto Mureș
- Popolnombrado 2002
-
Situo en la distrikto
-
Domoj en Bogata