Bohušovice nad Ohří
Bohušovice nad Ohří (en loka dialekto Boušovice, germane Bauschowitz an der Eger) estas urbo en Ĉeĥio en distrikto Litoměřice. Ĝi konsistas el du partoj - Bohušovice troviĝas ĉe maldekstra bordo de rivero Ohře kaj Hrdly ĉe la dekstra. En la jaro 2024 loĝis en la urbo 2 442 loĝantojn.
Bohušovice nad Ohří | |||
germane Bauschowitz an der Eger | |||
urbo | |||
Vido tra strato Tylova ulice, en fono preĝejo de sanktaj Prokopio kaj Nikolao
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Bohušovice nad Ohří | |||
Popola prononco: Boušovice | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem | ||
Distrikto | Distrikto Litoměřice | ||
Administra municipo | Litoměřice | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Rivero | Ohře | ||
Situo | Bohušovice nad Ohří | ||
- alteco | 151 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 29′ 37″ N 14° 09′ 02″ O / 50.49361 °N, 14.15056 °O (mapo) | ||
Areo | 8,6238 km² (862,38 ha) | ||
Loĝantaro | 2 442 (2024) | ||
Denseco | 283,17 loĝ./km² | ||
Tabulo | Malsupraohara tabulo | ||
Unua skribmencio | 1057 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 411 56 | ||
NUTS 3 | CZ042 | ||
NUTS 4 | CZ0423 | ||
NUTS 5 | CZ0423 564591 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de urbo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.bohusovice.cz | |||
![]() |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Oleško, Keblice, Terezín, Travčice, Hrobce, Dolánky nad Ohří kaj Brňany.
Historio
redaktiUnua skriba mencio pri Bohušovice (Bvsouici) devenas el la jaro 1057 kaj rilatas al fondiĝo de kanonikaro en Litoměřice. Signifa evoluo de la komunumo komenciĝis post la jaro 1850 lige kun finkonstruo de fervojo inter Praha kaj Dresden. En la jaro 1920 Bohušovice ricevis statuton de urbo, kiun ĝi poste perdis dum Dua Mondmilito. En la jaro 1998 ĝi ricevis la urban statuson denove.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 966 |
1880 | 1 520 |
1890 | 1 799 |
1900 | 1 908 |
1910 | 2 173 |
1921 | 2 143 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 2 083 |
1950 | 1 619 |
1961 | 1 739 |
1970 | 1 651 |
1980 | 2 149 |
1991 | 2 468 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 2 535 |
2011 | 2 481 |
2014 | 2 543 |
2016 | 2 514 |
2017 | 2 504 |
2018 | 2 503 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 2 505 |
2020 | 2 511 |
2021 | 2 415 |
2022 | 2 454 |
2023 | 2 469 |
2024 | 2 442 |
Trafiko
redaktiLa urbo troviĝas 9 km de aŭtostrado D8 (elveturejoj 35 - Doksany aŭ 45 - Lovosice). Tra ĝi ankaŭ trapasas ĉefa fervojtrako Praha - Děčín. En stacidomo haltas eĉ rapidtrajnoj, tio montras nunan gravecon de la urbo.
Ekonomio
redaktiLa urbo estas fama interalie per agrikultura kaj manĝovara produktado. La produktejoj kaj deponejoj troviĝas proksime de la fervoja stacidomo. La plej signifa estas laktofabriko, grava estas ankaŭ produktado de mustardo.
Memorindaĵoj
redakti- Preĝejo de Sanktaj Prokop kaj Nikolao sur Centra placo.
- Ŝtona fervoja ponto trans rivero Ohře el la jaro 1848.
- Monumento de Johano Hus sur Centra placo.
- Kapeleto de Sankta Anna ĉe ŝoseo al Brňany.
-
Masarykova strato
-
Preĝejo de Sanktaj Prokopio kaj Nikolao
-
Urbodomo
-
Baza lernejo
-
Monumento de Johano Hus
-
Fervojstacio Bohušovice nad Ohří