Boris Zaĥaroviĉ Ŝumjackij (ruse Борис Захарович Шумяцкий) la 16-a de novembro 1886 – la 29-a de julio 1938) estis de facto plenuma produktoro por la soveta kinindustria monopolo el 1930 al 1937. Li estis ekzekutita kiel perfidulo en 1938 en epoko de stalinismo, dum "purigo" de la soveta kinindustrio, kaj multa informaro pri li estis malaperigita el la publika registro kiel konsekvenco.

Boris Ŝumjackij
Persona informo
Naskiĝo 4-an de novembro 1886 (1886-11-04)
en Ulan-Ude
Morto 29-an de julio 1938 (1938-07-29) (51-jaraĝa)
en Kommunarka shooting ground
Mortokialo pafvundo
Tombo Kommunarka shooting ground
Ŝtataneco Rusia ImperioRespubliko de Fora OrientoSovetunio
Alma mater Komunisma Universitato de Laboristoj Orientaj
Okupo
Okupo plenuma produktorofilmproduktorodiplomatopolitikisto
vdr

Li estis jam aktiva revoluciulo ĉirkaŭ 1905, estis arestita, kontraŭleĝe aktivulo en Krasnojarsk kaj poste en Vladivostok, kaj ekzilita en Siberio kun Stalin. Post la Rusa Revolucio alta funkciulo de Respubliko de Fora Oriento el Novembro 1920 al Aprilo 1921. El 1923 al 1925, li reprezentis sovetajn interesojn en Irano, kaj post tio zorgis pri la Komunisma Universitato en Oriento, kaj poste estis membro de la Centrazia Buroo de la Partia Centra Komitato denove en Siberio.

Li iĝis ĉefa estro de Sojuzkino en Decembro 1930 kaj kontrolis la regadon de ĉirkaŭ 30,000 kinejojn en tuta Sovetunio kongrue kun la obsedo de Stalin pri kinarto kaj kinindustrio. Li iĝis malamiko de Sergej Miĥajloviĉ Ejzenŝtejn sed Stalin akuzis lin pli ol Ejzenŝtejn. Tiele komence de 1938 li estis denoncita, arestita, procesita kaj kondamnita kiel perfidulo, kaj mortpafita.