Naskiĝis la 4-an de julio

(Alidirektita el Born on the Fourth of July)

Born on the Fourth of July estas usona filmo de 1989 bazita sur la plej vendita aŭtobiografio de la soldato Ron Kovic, kiu batalis en la Vjetnama milito. En la filmo, Tom Cruise rolis kiel Kovic kaj gajnis Premion Oran Globon por lia aktorado.

Naskiĝis la 4-an de julio
filmo
Originala titolo Born on the Fourth of July
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1989, 1 mar. 1990
Ĝenro milita filmo, filma dramo, filmbiografio, filmo bazita de literatura verko
Kameraado Robert Richardson
Reĝisoro(j) Oliver Stone
Produktisto(j) Oliver Stone
Scenaro Oliver Stone • Ron Kovic
Filmita en Filipinoj
Loko de rakonto Azio
Muziko de John Williams
Rolantoj Tom Cruise • Kyra Sedgwick • Raymond J. Barry • Jerry Levine • Frank Whaley • Willem Dafoe • Tom Berenger • Holly Marie Combs • Stephen Baldwin • William Baldwin • John Getz • Tom Sizemore • Michael Wincott • Daniel Baldwin • John C. McGinley • Bob Gunton • Eagle-Eye Cherry • James LeGros • Oliver Stone • Sean Stone • Mike Starr • R. D. Call • Alan Toy • Dale Dye • Brian Tarantina • Richard Poe • David Warshofsky • Ed Lauter • Delia Sheppard • Edie Brickell • Abbie Hoffman • Ron Kovic • Caroline Kava • Beau Starr • Edith Diaz • Richard Grusin • Jason Gedrick • Anne Bobby • Reg E. Cathey • Josh Evans • Lili Taylor • David Herman • Andrew Lauer • Bryan Larkin • Jessica Prunell • Mark Moses
Produktinta firmao Universal Studios
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Filmoredaktado • Akademia Premio por la Plej Bona Reĝisoro • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

Oliver Stone, kiu mem estis soldato kiu batalis en Vjetnamio, skribis la scenaron kune kun Kovic kaj reĝisoris kaj produktis la filmon. Stone volis filmi la filmon en Vjetnamio, sed pro la internacia rilato inter Vjetnamio kaj Usono, la filmo estis filmita en Filipinoj. La filmo estas parto de la trilogio de Oliver Stone pri la Vjetnama milito kune kun Platoon kaj Ĉielo kaj Tero. Ĝi gajnis du Oskarojn por Plej bona Reĝisoro kaj Plej Bona Filmo-Redakcio, same kiel kvar Premiojn Oraj Globoj.

Intrigo redakti

Kovic estas Vjetnama militveterano kiu iĝis paralizita en sia malsupra korpo kaj perdis sian seksan kapablon. Preter tio, li estas kaptita per sentoj de kulpo ĉar malĝustaj informoj donitaj al li fare de lia komandanto igis lin mortigi unu el siaj kamaradoj kaj ĉar la ekstreme batalema sinteno de liaj komandantoj igis lin esti kruela al la civila loĝantaro.

Kovic, kiu membriĝis en la armeo pro amo al sia patrujo kaj pro aspiro esti heroo kaj atingi memplenumon, ribelis kontraŭ la valoroj de la socio, tranĉis ligojn kun sia viktorian-valora familio kaj iĝis pacisma aktivulo.

Eksteraj ligiloj redakti