Rüeggisberg

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Brügglen (Rüeggisberg))


Rüeggisberg estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Seftigen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1862 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Rüeggisberg
Blazono de Rüeggisberg
Blazono de Rüeggisberg
Blazono de Rüeggisberg
Preĝejo de Rüeggisberg
Preĝejo de Rüeggisberg
Preĝejo de Rüeggisberg
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Seftigen
Koordinatoj  46° 49′ 16″ N 7° 26′ 19″ O / 46.82111 °N, 7.43861 °O / 46.82111; 7.43861 (mapo)Koordinatoj: 46° 49′ 16″ N 7° 26′ 19″ O / 46.82111 °N, 7.43861 °O / 46.82111; 7.43861 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1862
Areo 35,76 km²
Alteco 930 m super marnivelo
Poŝtkodo 3088 Rüeggisberg
3155 Helgisried-Rohrbach
3089 Fultigen
Komunumkodo 0880
Mapo de Rüeggisberg
Mapo de Rüeggisberg
Mapo de Rüeggisberg
vdr

Geografio redakti

La komunumo Rüueggisberg situas en la Svisa Mezlando ĉe la transiro al la Antaŭalpoj, proksimume 14 kilometrojn sude de la federacia urbo Berno. La komunumo estas tre vasta. Ĝi konsistas el kvar distriktoj, kiuj siavice konsistas el multnombraj vilaĝetoj kaj setlejoj, kaj la eksklavo Nünenenberg proksimume 10 kilometrojn sude de la cetera komunuma teritorio, kie situas la monto Gantrisch, kies kulmino kun alteco de 2175 m s.m. estas la plej alta punkto de la komunumo. En Nünenberg fontas la rivero Gürbe.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 35,76 km², de kiuj 29,5% estas kovritaj de arbaro, 64,2% servas por agrikulturo kaj 4,3% por setlado. [1]

La distriktoj de la komunumo Rüeggisberg redakti

La komunumo Rüeggisberg konsistas el la sekvantaj kvar distriktoj:

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Rüeggisberg limas en nordo en unu punkto al Wald, en nordnordoriento al Niedermuhlern, en nordoriento al Toffen, en orientnordoriento al Kaufdorf, en oriento al Rümligen, en sudoriento al Riggisberg, en sudokcidento al Rüschegg, en okcidento al Schwarzenburg, kaj en nordnordokcidento al Oberblam. La eksklavo Nünenberg limas en nordo al Riggisberg, en oriento al Blumenstein, en sudo al Därstetten, kaj en okcidento al Rüschegg.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas de oriento al okcidento la kantona ĉefvojo n-ro 183 de Belp al Friburgo. Per la poŝtaŭtolinioj de Köniz al Riggisberg, de Berno al Helgisried-Rohrbach kaj de Riggisberg al Schwarzenburg la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Rüeggisberg datiĝas el la jaro 1075 kiel mons Richeri. En la jaro 1075 la Barono Lütold de Rümligen donacis al la abatejo Cluny la preĝejon en Rüeggisberg por tie fondi monaĥejon. La priorejo en Rüeggisberg disponis pri multnombraj bienoj, al kiuj apartenis la teritorio de la hodiaŭa komunumo sed ankaŭ bienoj en Guggisberg kaj aliaj lokoj. Ek de 1244 la urbo Berno estis la protektopotenco de Rüeggisberg, kaj konstante grandigis sian influon. 1565 la urbo Berno akiris ĉiujn rajtojn kaj submetis la iaman priorejon al sia voktejo Seftigen, kiu post la Helveta Revolucio en la jaro 1803 fariĝis al distrikto Seftigen. La 1-an de januaro 2010 post la malfondo de la malnova distrikto, Rüeggisberg estis atribuita al la nova administra distrikto Berno-Mezlando. [2].

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti