La Brunbeka tukanoSvainsona tukano (Ramphastos swainsonii) estas granda kaj kolorbela birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko. Temas pri birdo kun granda beko, de ĉefe nigra supra plumaro kaj kiu troviĝas en Centrameriko el orienta Honduraso al norda Kolombio. Tiu ĉi specio estas anstataŭata de suda Kolombio al orienta Peruo de la tre rilata Nigrabeka tukano, R. ambiguus, kun kiu ĝi estis foje konsiderata samspecifa. La scienca kaj alternativa nomo rememoras la britan ornitologon kaj artiston, William Swainson.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brunbeka tukano
Brunbeka tukano
Brunbeka tukano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Ramphastos
Specio: R. swainsonii'
'Ramphastos swainsonii
(Gould, 1833)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
La koloroj de beko kaj vizaĝo

Kiel aliaj tukanoj, la Brunbeka tukano estas brile kolorita kaj havas grandan bekon. La masklo estas 56cm longa kaj pezas 750g. La pli malgranda ino estas tipe 52cm longa kaj pezas 580g.

Ambaŭ seksoj estas similaj laŭ aspektoj, ĉefe nigra kun brunecaj nuancoj en kapo, supra dorso kaj malsupra brusto. La vizaĝo kaj supra brusto estas brilflava, kun mallarĝa blanka kaj pli larĝa ruĝa linio formante malsupran bordon. La supra vosto estas blanka kaj la malsupra ventro estas ruĝa. La kruroj estas bluaj. La korpoplumaro estas simila al tiu de la pli malgranda Sulfurbrusta tukano, sed la beko estas sufiĉe diferenca, ĉar ĝi estas diagonale dividita en brilflava kaj grenatkolora pli nigre ĉe la diagonalo, kun sama bildo kiel la Ĉokoa tukano, kiu tamen havas la suban diagonalan parton nigre. La ĉirkaŭokulo estas tre brilverda.

Junuloj estas nigraj, kaj havas pli senkoloran plumaron, ĉefe rilate la brusto, ruĝa bordo kaj malsupra makzelo. Ili estas manĝigataj de gepatroj dum kelkaj semajnoj antaŭ elnestiĝo.

La alvoko de la Brunbeka tukano estas hurla jo-JIP, ei-jip, ei-jip, aŭ laŭ hispanlingvaj lokanoj Dios te dé, Dios te dé (Dio donos al vi). Tio okazas por pluhavi kontakton dum la aro veturas laŭ sistemo "sekvi-la-estron" el arbo en arbon, sed ankaŭ ĥore je vespera ripozado.

Kutimaro redakti

 
Inter foliaro

Malgrandaj aroj, kutime konsistantaj el 3-12 birdoj, moviĝas tra la arbaro per ondeca flugado, rare veturante pli ol 100 m foje. Tiu ĉi specio estas ĉefe arborema fruktomanĝanta, sed ĝi manĝas ankaŭ insektojn, lacertojn, birdovojn kaj aliajn etajn predojn. Aroj sekvas la individuojn de Sulfurbrusta tukano por profiti ties manĝoresursojn.

Reproduktado redakti

La Brunbeka tukano estas loĝanta reproduktulo en humidaj malaltaj arbaroj. La ino demetas 2-4 blankajn ovojn en nekovrita kavaĵo alte en morta sektoro de vivanta arbo, aŭ eventuale en malnova nesto de pegedo en morta arbo.

Ambaŭ gepatroj kovas la ovojn dum 14-15 tagoj, kaj la tukanidoj restas en la nesto post eloviĝo. Ili estas blindaj kaj nudaj post nasko, kaj havas mallongajn bekojn kaj specialajn kusenojn ĉe la kalkanoj por protektiĝi kontraŭ la aspra grundo de la nesto. Ili estas manĝigata de ambaŭ gepatroj, kaj elnestiĝas post ĉirkaŭ 6 semajnoj.

Birdobredado redakti

 
Inter branĉaro

Estas kontraŭleĝa preni tukanojn aŭ aliajn protektitajn sovaĝajn birdospeciojn el ties nesto.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bibliografio redakti