Bubendorf BL

komunumo de Svislando
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bubendorf

Bubendorf estas komunumo en la distrikto Liestal en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 4363 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Bubendorf
Blazono de Bubendorf
Stacidomo de Bubendorf
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Liestal
Koordinatoj  47° 26′ 56″ N 7° 44′ 10″ O / 47.44889 °N, 7.73611 °O / 47.44889; 7.73611 (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 56″ N 7° 44′ 10″ O / 47.44889 °N, 7.73611 °O / 47.44889; 7.73611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4363
Areo 10,81 km²
Alteco 372 m super marnivelo
Poŝtkodo 4416
Komunumkodo 2823
Mapo de Bubendorf
vdr

Geografio redakti

Bubendorf situas sude de la kantonĉefurbo Liestal ĉe la kunfluo de la du brakoj de la rivero Frenke.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo limas en nordo al Liestal, en nordoriento al Lausen, en oriento al Ramlinsburg kaj Hölstein, en sudoriento al Lampenberg, en sudo al Niederdorf kaj Arboldswil, en okcidento al Ziefen, kaj en nordokcidento al Lupsingen kaj Seltisberg.

Trafiko redakti

Bubendorf estas bone ligita al la publika trafikreto unuflanke per la kampara tramlinio de la Waldenburg-Fervojo kaj aliflanke pere de diversaj bus- kaj poŝtaŭtolinioj.

La plej proksima alirejo al la nacia aŭtoŝoseo A2 situas en distanco de 4 km en Lausen.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Bubendorf datiĝas el la jaro 1152 kiel Bouenonowe.

En la 11-a jarcento Bubendorf fariĝis kiel donaco posedaĵo de la katedralparoĥaro Bazelo.

Dum la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Bubendorf estis atribuita al la distrikto Liestal en kiu ĝi restis ankaŭ post la Bazela Kantondisiĝo en la jaro 1832 kaj la fondo de la nova Kantono Bazelo Kampara en la jaro 1833.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti