Arnex-sur-Orbe

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Bulande)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Arnex

Arnex-sur-Orbe estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 578 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Arnex-sur-Orbe
Blazono de Arnex-sur-Orbe
Blazono de Arnex-sur-Orbe
Blazono de Arnex-sur-Orbe
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 41′ 36″ N 6° 31′ 8″ O / 46.69333 °N, 6.51889 °O / 46.69333; 6.51889 (mapo)Koordinatoj: 46° 41′ 36″ N 6° 31′ 8″ O / 46.69333 °N, 6.51889 °O / 46.69333; 6.51889 (mapo)
Nombro de loĝantoj 578
Areo 7,61 km²
Alteco 543 m super marnivelo
Poŝtkodo 1321
Komunumkodo 5743
Mapo de Arnex-sur-Orbe
Mapo de Arnex-sur-Orbe
Situa mapo de Arnex-sur-Orbe
vdr

Geografio redakti

La komunumo Arnex-sur-Orbe situas sur la ebenaĵo de la rivero Orbe proksimume 12 kilometrojn okcidentsudokcidente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains.La orientan komunumlimon formas la Kanalo de Entreroche, kiu estis konstruita en la 16-a jarcento por konekti la riversistemojn de Rodano kaj Rejno. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Arnex kaj Bulande, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,61 km², de kiuj 18,0% estas kovritaj de arbaro, 74,2% servas por agrikulturo kaj 6,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Arnex-sur-Orbe limas en nordo al Agiez, en nordnordoriento al Orbe, en nordoriento al Chavornay, en oriento al Bavois, en sudo al Pompaples, en sudokcidento al La Sarraz, en okcidentsudokcidento al Croy, kaj en okcidento al Bofflens.

Trafiko redakti

Tra Arnex-sur-Orbe pasas en oriento al kantona ĉefvojo n-ro 133 de Orbe al La Sarraz. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 4 kilometrojn oriente de la komunumo apud Bavois kaj al la svisa aŭtovojo A9 ses kilometrojn norde de la komunumo apud Orbe. Pere de stacidomo ĉe la trajnlinio de Cossonay al Vallorbe kaj poŝtaŭtolinio al Orbe la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Arnex-sur-Orbe datiĝas el la jaro 1049 kiel Arniacum. Sur la teritorio de la komunumo estis trovitaj diversaj objektoj el la neolitiko kaj tomboj, seltejo kaj vojo el la romia epoko. En la jaro 1049 Adalberto de Grandson donacis siajn bienojn en Arnex-sur-Orbe al la Monaĥejo Romainmôtier, por kiu ili estis administritaj fare de majoro. Tiu ofico apartenis ĝis al la 14-a jarcento al la familio de Arnay. En la jaro 1252 Conon d'Arnay kocedis sian havaĵon en Arnex-sur-Orbe al la prioro de Romainmôtier kaj rericevis ĝis de la kiel feŭdo. Kiel parto de la iama Senjorujo Romainmôtier sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la komunumo apartenis al la Voktejo Romainmôtier. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Orbe, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti