Bulgara nacia radio

(Alidirektita el Bulgara Radio)

La bulgara nacia radio (bulgare Българско национално радио; transskribo Balgarsko nacionalno radio; БНР/BNR) estas la nacia korporacio por radiofonio Bulgario kun sidejo en Sofio. Apud la bulgara nacia televido (BNT) temas pri la dua ŝtata amaskomunikila korporacio de

Bulgara nacia radio
emblemo
radiostacio
Komenco 30-a de marto 1930 vd
Lando(j) Bulgario vd
Sidejo Sofio
Membro de Eŭropa Radio kaj Televido Unio vd
Filioj Q106522276 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
jen la koncerta studio "1" de la bulgara nacia radio

En 1930 fondiĝis la ŝtata tutlanda radiostacio Rodno radio en Sofio. Nun la korporacio vivtenas du naciajn staciojn (Хоризонт“, Ĥorizont, "horizonto", kaj „Христо Ботев“, "Ĥristo Botev") kaj havas sep pliajn regionajn staciojn samkiel unu programon celatan al bulgaroj ekster Bulgario. Ekde la 1-a de januaro 1993 BNR estas membro de la Eŭropa Unio de Radio kaj Televido.

La Bulgara Nacia Radio laŭ la bulgara leĝo pri Radio kaj Televido de la 10-a de de septembro 1996 estas nacia aŭtonoma informa kaj kultura institucio. Per tiu leĝo Bulgario sekvis peton de la Eŭropa Unio. BNR financas sia programon unuavice per publikaj enspezoj kaj ŝtataj financoj.

Malgraŭ la konkurenco de multaj privataj radiostacioj, la programoj de la Bulgara Nacia Radio estas daŭre la plej multe aŭdataj. relativaj aŭdilo nombro restas la ĉefo. Ekde 1998 la programoj de la Bulgara Nacia Radio ankaŭ transsendiĝas samtempe per la interreto.

La bulgara nacia radio kaj Esperanto redakti

En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, la bulgara nacia radio ankaŭ havis programojn en Esperanto, celatajn al eksterlando. Parolistino de tiuj programoj interalie estis Tinka Lakova.