Burg AG
Burg estas komunumo en la distrikto Kulm de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 997 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Burg | |
---|---|
former municipality of Switzerland • komunumo en Svislando | |
Kantono | Argovio |
Distrikto | Kulm |
Koordinatoj | 47° 14′ 15″ N 8° 10′ 55″ O / 47.23750 °N, 8.18194 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 14′ 15″ N 8° 10′ 55″ O / 47.23750 °N, 8.18194 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 997 |
Areo | 0,94 km² |
Alteco | 622 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 5736 |
Komunumkodo | 4133 |
Geografio
redaktiBurg situas sur la orienta deklivo de la montoĉeno Stierenberg en la supra parto de la valo de la rivero Wyna ĉe la bordo de la rivereto Rickenbach, kiu en Menziken alfluas al Wyna. En sudokcidento de la komunumo troviĝas malgranda lageto.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areko de 0,94 km², de kiuj 0,21 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,31 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto situas sur alteco de 668 m s.m. sur la deklivo de la monto Stierenberg, dum la plej malalta pumto situas ĉe la bordo de la rivereto Rickenbach, ĉe la limo al Menziken sur alteco de 558 m s.m..
Najbaraj komunumoj
redaktiBurg preskaŭ komplete estas ĉirkaŭigita de la komunumo Menziken, kun kies setlejzono la setlejoj de Burg komplete kunkreskis. Nur en sudokcidento la komunumo limas sur longeco de proksimume 100 metroj al la lucerna komunumo Rickenbach.
Trafiko
redaktiBurg situas flanke de la gravaj trafikvojoj ĉe flanka voje de Menziken al Rickenbach. La konekto al la publika trafikreto funkcia pere de la poŝtaŭtolinio de la stacidomo de Menziken, kiu estas la finhaltejo de la etŝpura tramfervojo Wynentalbahn [Wyna-Valo-Fervojo], tra Rickenbach al Sursee. En la komunumo Burg troviĝas du haltejoj, nome Burg-Hinterdorf kaj Burg-Rössligasse.[1]
Historio
redaktiLa origino de la vilaĝo Burg devenas de la Kastelo Unter-Rinach (Burg = germane kastelo), kiu estis la sidejo de la Senjoroj de Rinach, kiuj estis vasaloj de la Habsburgoj. La kastelo estis supozeble detruita dum la Milito de Sempach en la jaro 1386 fare de la trupoj de la Svisa Ĵurkomunumo kaj neniam plu rekonstruita. En la jaro 1412 estis dokumente menciita la unuan fojon du bienojn ĉe la Kastelo ("bei der Burg"). En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion kaj Burg nun troviĝis sub la servuteco de Berno. Ĝi dum tiu epoko ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1498 apartenis al la tribunala distrikto Reinach de la voktejo Lencburgo. Ekde la mezo de la 17-a jarcento Burg posedis la statuson de aŭtonoma bieno (germane Steckhof) ĝis en la jaro 1751 ĝi fariĝis per dekreto de la berna registaro memstara komunumo. Post la liberigo de Argovio fare de la francaj trupoj en la jaro 1798 Burg estis atribuita al la distrikto Kulm de la nove fondita Kantono Argovio.[2]
Vidu ankaŭ
redakti- Aliaj lokoj kun la nomo Burg
Fontindikoj
redakti- ↑ Por la horaro vudu en la retejo de la Svisaj Federaciaj Fervojoj
- ↑ Viud Artikolo pri Burg en la Historia Leksikono de Svislando kaj Paĝo pri historio en la retejo de la komunumo[rompita ligilo]
Eksteraj ligiloj
redakti