Kulm (distrikto)

(Alidirektita el Distrikto Kulm)


La distrikto Kulm estas administra unuo de Kantono Argovio. Ĝi havis 37063 loĝantojn la 31-an de decembro 2007. Ĝia ĉefloko estas Unterkulm.

Kulm
Blazono de Unterkulm kaj la distrikto Kulm
Rigardo de monto Homberg al Reinach
Mapo de la distrikto Kulm
Distriktoj de Kantono Argovio
Kantono Argovio
Ĉefloko Unterkulm
Koordinatoj  47° 18′ N 8° 6′ O / 47.300 °N, 8.100 °O / 47.300; 8.100 (mapo)Koordinatoj: 47° 18′ N 8° 6′ O / 47.300 °N, 8.100 °O / 47.300; 8.100 (mapo)
Nombro de loĝantoj 37063(2007-12-31)
Areo 101,35 km²
Loĝantardenseco 365,69 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 1905
vdr

Geografio redakti

La distrikto Kulm situas en la Svisa Mezlando en la sudo de Kantono Argovio meze inter Araŭo kaj Lucerno. La orientan limon de la distrukto formas la Lago de Hallwil. Krome la distrikton trafluas de nordo al sudo en ĝia centro la rivero Wyna kaj en oriento la rivero Suro, ambaŭ alfluantoj de Aro. La distrikto etendiĝas sur areo de 101,35 km².

Trafiko redakti

La tri valoj de la kantonoj atingeblas per tri fervojlinioj, nome en oriento la Seetalfervojo de Svisaj Federaciaj Fervojoj, kiu sekvas la bordon de la Lago de Hallwil kaj kondukas de Lencburgo al Lucerno, en la centro la etspura Wynatal-Fervojo, kies suda fina haltejo troviĝas en Reinach kaj en okcidento la Suhrental-Fervojo, kies suda finhaltejo estas Schöftland.

Historio redakti

La distrikto Kulm kreiĝis en la jaro 1798 dum la Helveta Revolucio kiel distrikto de la helveta kantono Argovio kaj poste ek de 1803 restis distrikto de la nova svisa Kantono Argovio. La komunumo Unterkulm kontraŭvole en la jaro 1803 fariĝis distriktĉefloko. La konstruo de distriktoficejo tamen estis realigita nur en la jaro 1834.

En mezepoko de 1415 ĝis 1798 la regiono estis servuto de Berno kaj formis parton de la kamparvoktejo Lencburgo. En la jaro 1528 la regiono kontraŭ la rezisto de la loĝantaro estis reformigita.

Komunumoj de la distrikto Kulm redakti

La distrikto Kulm konsistas el 17 komunumoj (stato en 2009), kies plej granda estas Reinach. Jen la aktuala listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2007-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Beinwil ĉe la lago 2720 5.78 4131
  Birrwil 933 5.53 4132
  Burg 985 0.94 4133
  Dürrenäsch 1114 5.91 4134
  Gontenschwil 2085 9.74 4135
  Holziken 1165 2.86 4136
  Leimbach 434 1.14 4137
  Leutwil 726 3.75 4138
  Menziken 5452 6.38 4139
  Oberkulm 2355 9.40 4140
  Reinach 7724 9.48 4141
  Schlossrued 877 7.25 4142
  Schmiedrued 1207 8.65 4143
  Schöftland 3537 6.28 4144
  Teufenthal 1600 3.57 4145
  Unterkulm 2900 8.88 4146
  Zetzwil 1249 5.81 4147
Totale (17) 37'063 101.35 1905

Eksteraj ligiloj redakti