Kastelo Kaprun estas mezepoka altaĵburgo en Kaprun, Aŭstrujo.

Burgo Kaprun

spektaklejo • burga ruino
Geografiaj informoj
Lando Aŭstrio Aŭstrio
Geografia situo 47° 16′ 28″ N, 12° 46′ 16″ O (mapo)47.274412.771Koordinatoj: 47° 16′ 28″ N, 12° 46′ 16″ O (mapo)
Burgo Kaprun (Lando Salcburgo)
Burgo Kaprun (Lando Salcburgo)
DEC
Burgo Kaprun
Burgo Kaprun
Situo de Burgo Kaprun
Burgo Kaprun (Aŭstrio)
Burgo Kaprun (Aŭstrio)
DEC
Burgo Kaprun
Burgo Kaprun
Situo de Burgo Kaprun
Map
Retadreso https://www.burg-kaprun.at/
vdr

Historio redakti

 
Horizontala projekciaĵo, elaere

La unua mencio endokumente de la nomo Kaprun estis en la 9.2.931 Chataprunnin (kelte por akvo sovaĝa) en la Odalbert-kodekso. La konstruo da la kastelo datumas je la 12-a jarcento. En 1166 ĉiuokaze la posedaĵoj de la bavaraj senjoroj de Falkenstein-Neuburg komunikitis en la Falkenstein-kodekso. La burgo mem ĝuis sian unuan mencion kiel Chaprunne-turo en kunteksto kun atakoj de la Felber-senjoroj en 1280. En 1287 la tuta komplekso venis en la manojn de la salcburga arkiepiskopo Rudolf von Hoheneck. En 1338 la Felben-oj denove ekposedantis sole. Ekke von Felben disde Kaprun aktivis en la regiono kiel venĝa kaj ŝtela kavaliro. En 1415 Praxedis, edzino de Jörg von Puchheim kaj filino de Ulrich von Felben enfeŭdigitis per la burgo. Kaprun als Lehen. Ekde 1480 troviĝis surloke ĉefepiskopa vokta tribunalo. En 1526 dum al kamparana ribelo bruligitis kaj brulkonsumiĝis. Inter 1580 kaj 1600 la salcburgia vokto Josef Hundt von Ainetperg starigis la kastelon laŭ la nuna horizontala projekciaĵo. En 1601 lia arkiepiskopa moŝto Wolf Dietrich von Raitenau senkapigis la kaprun-an vokton Caspar Vogl, kiu simpatiis kun la kamparanoj de Pinzgau. La publika graveco de la kastelo malaperis ekde 1600 kiam la administraj voktoj preferis regi disde Zell am See.

Dum la t.n. Zillertal-revolucieto de 1645 okupis la burgon ĉ. 300 salcburgiaj muskedistoj. Ekde la 17-a jarcento oni konas variajn posedantojn. En 1811 la bavaria registaro vendis la ruinon al forstistoj. En 1893 aĉetis princino Sophie Löwenstein, fratino de la liĥtenŝtejna princo, tiun ĉi bienon. En 1921 vendis princo Johano la 2-a (Liĥtenŝtejno) la burgon kun Kastelo Fischhorn al la perua diplomato kaj bremena entreprenisto Heinrich E. Gildemeister. Ties familio senproprietigitis en 1938 post Anschluss. Post la Dua mondmilito ili rericevis la bienon.

Je la fino de la milito la burgo servis kiel provizora kazerno de Wehrmacht. En 1945 forigitis la tegmentoj kio ege malbonis rilate al konserviĝo. En 1949 la norda ringomuro terenfalis. Nur en 1975/76 faritis la unuaj etaj mursekurigpaŝoj ĝis kiam en 1984 akiris la kastelon la komunutila Burga societo kapruna fondita de kaprunaj entreprenistoj. Poste antaŭenigitis la tre necesaj restaŭradoj: la grundo kaj la alirvojo alburga daŭre estas en la manojn de la Gildemeister-familianoj.

Nuntempe uzatas la tuto ofte por kulturaj okazigoj kaj lupreneblas ankaŭ de privatuloj. En la interna korto estas podio kun 450 sidlokoj kaj scenejo malaperita. Krome estas interesaj spektaklejoj la galeria halo kaj la kavalira salonego.

Arĥitekturo redakti

La burgo troviĝas eoste de Kaprun sur altaĵoj ĉe la suda deklivo de Salzach-valo. Iam protektis ĝin rojo nordeoste, deklivoj norde kaj ueste, fosaĵo artefarita sude. Parto de la la foso estas nun lageto. La tuto havas la formon de rektangulo malharmonia kun antaŭmuraro je tri flankoj gigantaj ĉirkaŭfermejon. Nur okcidente pro naturaj kondiĉoj tiaj vandoj malnecesis. Tra ponto atingas oni la portalon segmentarkan ĉe la suda fronto. Supre de ĝi legeblas la dato 1574 kaj en la sudorienta angulo leviĝas sin majesta belfrido. En ĝi bone ekkoneblas ses iamaj etaĝoj danke al la malsimetriaj lum-enlaslukarnoj. La pli malsupraj etaĝoj romanikaj estas. Ĉe la anguloj estas ĝibaj kvadroj por plifortigo kaj en la plej supra etaĝo estas dupartita fenestro. La rompitaj ŝtonoj de la muro regule horizontale metitis kaj la fasadoj estis pucitaj. La du enirejoj troviĝas ĉe la protektita ĉekorta flanko relative alte, en la tria etaĝo. La malplej supra etaĝo servis kiel karcero, dume supre oni loĝis. La nordeosta angulo de la burgo kovratas de granda loĝejo unuigita kun la belfrido per alta muro. Dekoracioj surmuraj atestas ke la loĝejkomplekso estas ankoraŭ el la 12-a jarcento.

Supre la volbita teretaĝo ankoraŭ identigeblas tri etaĝoj kun restoj de kamenoj kaj fenestrobretoj. Iam libera ŝtuparo ueste kondukis malsoben: tio necesis en tempo kiam la burgo apartenis duone al la Walchen-oj kaj la la Felben-oj. La komforta supra etaĝo loĝa estas malpli aĝa ol la orienta parto datumante el la 2-a duno de la 16-a jarcento. La kontraŭ Salzach-valo orientiĝinta norda fasado havas sume 12 fenestroaksojn en tri etaĝoj. En 1714 la kadukecaj muroj ricevis krampajn apogilojn kaj novaj restaŭradoj fariatis en 1726.

Kapelo redakti

La Jakobo-kastelpreĝejo estas sur nivelo pli malalta nordoriente de la burgo. Ĝia nuna menciiĝo estis en 1562 estante starigite fare de vokto Diether zu Urstein. Tiel anstataŭigitis eta burgokapelo en la tria etaĝo de la nordeosta loĝadejo. De ĝi ankoraŭ konserviĝis eta orielo. Havas la kastelkirko firstotureton kun rondarkaj sonfenestroj. Ĝia malfrugotika protalo estas rondarka. La trivolba longa navo kovratas de ebena barelvolbo. La meblaron barokan konsistigas i.a. tri altaroj; la bildon de la ĉefa altaro faritis en 1736 fare de Franz Xaver Kurz, pri Sankta Jakobo. En 1943 la interno ege damaĝitis kaj rekonstruitis en 1960.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti