Cézár Herrer
Cézár Herrer, origine hispane César María Herrer y Marcher, laŭ hungarlingve kutima nomordo Herrer Cézár estis hispana-hungara pentristo.
Cézár Herrer | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | César María Herrer y Marcher |
Naskiĝo | 23-an de decembro 1868 en Luarko |
Morto | 1-an de julio 1919 (50-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 5/4-1-69 ![]() |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo ![]() |
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/4c/Ferenczy%2C_K%C3%A1roly_-_C%C3%A9z%C3%A1r_Herrer_and_his_Wife_at_Nagyb%C3%A1nya_%281904%29.jpg/220px-Ferenczy%2C_K%C3%A1roly_-_C%C3%A9z%C3%A1r_Herrer_and_his_Wife_at_Nagyb%C3%A1nya_%281904%29.jpg)
César Herrer [1] naskiĝis la 23-an de decembro 1868 en Luarko (Asturio, Hispanio), li mortis en julio de 1919 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiCézár Herrer unue trejnis kun sia pentrista patro, poste li vojaĝis al Romo por plulerni kaj li vivis en Parizo, Amsterdamo, Madrido kaj Venecio antaŭ ol veni Hungarlandon. Ekde 1898 li pentradis en Artistkolonio (Nagybánya), ekde 1904 li vivis en Budapeŝto. Li pentris plej ofte Venecion, hispanajn pejzaĝojn kaj similajn. Li havis edzinon, liaj posteuloj vivas en Budapeŝto, inter ili estas signifa arkitekto. Li ricevis premion en 1906. Liaj pentraĵoj estas videblaj ekzemple en Prado kaj Budapeŝto.
Ekspozicioj
redakti- ekde 1892
Elektitaj pentraĵoj
redakti- Panoramo de urbo Mór
- Ciganino
- Ĉevalisto
- Hispanino kun gitaro
- En loĝio
- Veneciaj virinoj (1907)
- Korto sub sunradiado (1901)
- vidu la masuprajn bildojn !
Fontoj
redakti- hungarlingva biografieto kun bildo
- hungarlingva biografieto kun bildoj Arkivigite je 2018-05-10 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
-
Viro kun ĉapelo
-
Virino kun ĉapelo
-
Hispanino
-
Bapto
-
Venecio (1887)
-
Sceno sur kanalo en Venecio
-
Velboato
-
Torcello