Isone

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Calanchetto)

Isone estas komunumo de la komunumaro Giubiasco kaj la distrikto Belinzono en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 384 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Isone
Blazono de Isone
Blazono de Isone
Blazono de Isone
La valo de Isone el aviadilo
La valo de Isone el aviadilo
Kantono Tiĉino
Distrikto Belinzono
Komunumaro Giubiasco
Koordinatoj  46° 7′ 49″ N 8° 59′ 10″ O / 46.13028 °N, 8.98611 °O / 46.13028; 8.98611 (mapo)Koordinatoj: 46° 7′ 49″ N 8° 59′ 10″ O / 46.13028 °N, 8.98611 °O / 46.13028; 8.98611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 384
Areo 12,82 km²
Alteco 748 m super marnivelo
Poŝtkodo 6810
Komunumkodo 5009
Mapo de Isone
Mapo de Isone

Geografio redakti

Isone situas en montara valo nordoriente de la montopasejo Monte Ceneri proksimume en la mezo inter la urbroj Belinzono kaj Lugano. La komunumo ĉefe estas konata pro la kazerno de la Svisa Armeo, kie estas trajnataj la infanteriaj grenadiroj. La komunumo konsistas el la vilaĝo Isone kaj la setlejoj Cusign (en nordoriento kun la kazerno), Revöira kaj Calanchetto.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,82 km², de kiuj 66,6% estas kovritaj de arbaro, 18,3% servas por agrikulturo kaj 3,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Isone limas en nordo al Camorino, en nordoriento al interkomuna teritorio de Camorino kaj Monteceneri, en sudokcidento al Ponte Capriasca, en sudo al Capriasca, en sudokcidento al Monteceneri, en okcidento al Cadenazzo, kaj en nordokcidento al Sant'Antonino TI.

Trafiko redakti

Isone situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi atingeblas perde de sakvojo de la pasejkulmino de Monte Ceneri. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 4 kilometrojn sudokcidente de la komunumo en Monteceneri. Pere de buslinio de Isone al la stacidomo de Rivera-Bironico la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Isone datiĝas el la jaro 1237 kiel Yxono. Dum mezepoko la katedrala kapitolo de Como estis bienposedanto en Isone. Post la aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo komence de la 16-a jarcento, Isone kaj Medeglia disiĝis de la Voktejo Lugano kaj submetiĝis al la Voktejo Belinzono. Ĝis en la 20-a jarcento Isone vivis ĉefe de agrikulturo. En la jaro 1973 estis en Isone malfermita la grenadira lernejo de la Svisa Armeo, de kio la loka ekonomio multe profitis. La 25-an de novembro 2007 la civitanoj de Isone malaceptis aliĝon al la nove kreita grandkomunumo Monteceneri kaj decidis konservi sian aŭtonomion.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti