Capital One
usona investa banko
Capital One (trad. kapitalo unu; prononco laŭ IFA: /kˈæpɪɾə͡l w'ʌn/) estas banko en Usono. Ĝi fondiĝis la 21-an de julio 1994 kaj havas sian centran sidejon en McLean (lime de la teritorio Tysons), Kantono Fairfax, Virginio, Usono, vilaa antaŭurbo de Vaŝingtono. Laŭ la stato de 2023 temas pri la dekdua plej granda banko de Usono. Ĝiaj akcioj notiĝas en la Novjorka Borso. Nuntempe, ĝia ĉefa afergvida oficisto nomiĝas Richard Fairbank.
Capital One | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
negoco | ||
Dum | 21-a de julio 1994 – | |
Antaŭulo | Chevy Chase Bank | |
Fondodato | 21-a de julio 1994 | |
Sidejo | McLean, Kantono Fairfax, Virginio, Usono | |
Lando | Usono | |
Estr(ar)o | Richard Fairbank | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | publika kompanio | |
BildgalerioRedakti
Aŭtomata maŝino por repreni monon en Nov-Orleano.