Carl-Friedrich Zimpel

Carl-Friedrich ZIMPEL (alia nomo en Usono: Charles Franz Zimpel; naskiĝinta la 11-an de decembro 1801 en Szprotawa, mortinta la 26-an de junio 1879 en Pozzuoli) estis germana teozofo, saniganto sen medicinstudado, oficiro kaj fervoja teknikisto. Li famiĝis pro sia sanigsistemo Spagiriko kaj membriĝis al la de John Wroe fondita eklezio Christian Israelite Church.

Carl-Friedrich Zimpel
Reklamo por Zimpel-produktoj en vitrino de apoteko en Arnstadt, el la 2014-a jaro...

Vivo redakti

Zimpel unue fariĝis oficiro laboronte por diversaj fervojaj kompanioj ene kaj ekstere de Germanlando (en Usono li eĉ ŝtataniĝis). Li verkis en la germana, angla kaj franca lingvoj.

Gastante li sekvis kelkajn prelegojn ĉe la Universitato de Jena. Li sukcesis esti akceptita kiel duobla doktoro (pri filozofio kaj medicino) sen vera studado. La filozofia fakultato finfine akceptis 9 jarojn antaŭe eldonitan verkon pri la usona fervojkonstruado kiel disertacion. Speciala toleremo de la Ŝtata ministerio permesis al la medicina fakultato de Jena en 1849 doktorigi lin pro la verkado de 56 paĝojn dika artikolo de li pri propraj spertoj kun la flava febro dum la restado en Luiziano. Tie li estis helpinta dum fervojtrakkonstruado en marĉa regiono, kiam laboristoj eksuferis je flava febro. Zimpel argumentis ke doktoriĝo neprus dum vojaĝo al orientaj landoj: li doktoriĝis nur sub la kondiĉo neniam praktiki en Germanlando. Sekve li translokis sian instituton al Italio kie li rajtis nur sanigi fremdlandanojn. Tiajn restriktojn Zimpel malfunkciigis per la cedo de la farado de la medikamentoj al s-ro Friedrich Mauch, apotekisto el Göppingen. Li ne nur kreis la produktojn sed ankaŭ reklamadis por ili kaj vendis ilin.

Ideoj kaj graveco ĝisnuna redakti

 
Franca eldono de libro de Zimpel kie anoncatas la reveno de Napoleono la 1-a (=Antikristo) por 1871 kaj la reveno de Jesuo Kristo en la 1875-a jaro ...

Zimpel estis adepto de homeopatio. Tamen li serĉadis universalan sanigilon helpantan kontraŭ ĉiuj malsanoj kun vivoplilongiga karaktero. Ĝi estu ĉiuokaze pli efika ol ĉiuj aliaj rimedoj homeopatiaj kaj nehomeopatiaj. En tiu ĉi kunteksto li kopiis la ideojn de la malnovaj alĥemiistoj. En 1866 li renkontis la italan grafon Cesare Mattei, kies produktojn li strebis kompreni kaj kopii. Per alĥemiaj metodoj estiĝis ekstraktoj el plantoj, kiuj estis la elirpunkto de la t.n. Zimpel-a spagirik-sistemo. La termino "spagiriko" originas el la greka vorto spáo (σπάω) kiu signifas "dividi ion".

Tamen la nuntempe prezentitaj Zimpel-aj metodoj (ekzemple en la HAB - Homöopathisches Lehrbuch/Homeopatia lernolibro) ne nepre originas ĉe Zimpel. Kontraŭe al la originalaj receptoj temas nun pri distilaĵoj, en kiuj la presitaj restoj estas solvitaj. Ingrediencoj originalaj ne plu estas en la nunaj ekstraktoj el kreskaĵoj. Por neniu produkto - nek el la tempo de Zimpel nek el la nunaj imitantoj - ekzistas sciencaj atestoj pri efikado. Tamen ili ankoraŭ nun de kelkaj ŝatatas. Post la morto de Zimpel estiĝis entrepreno farmaceŭtika por la produktado de "medikamentoj", nome Chemisch-Pharmazeutische Fabrik Müller en Göppingen, el kiu en la 1956-a jaro faritis Staufen-Pharma (kun la filio Müller Göppingen).

Al Zimpel ĉ. 40 libroj verkitaj inter 1828-79 atribuatas. Duono de ili havas teologian/mistikiman enhavon.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti