Carlos Juan Finlay

Carlos Juan Finlay y Barrés (n. en Camagüey, Kubo, 3-an de decembro 1833 - m. Havano, la 19-an de aŭgusto 1915) estis kuba kuracisto kaj eminenta sciencisto. Priskribis la metaksenikan teorion pri la transmisiado de la flava febro.

Carlos Juan Finlay
Persona informo
Naskiĝo 3-an de decembro 1833 (1833-12-03)
en Camagüey, Ĝeneralkapitanlando Kubo,  Hispana Imperio
Morto 19-an de aŭgusto 1915 (1915-08-19) (81-jaraĝa)
en Havano
Mortokialo apopleksio
Lingvoj hispanaanglafranca
Ŝtataneco KuboHispanio
Alma mater Universitato Thomas Jefferson
Okupo
Okupo kuracisto • medicinsciencisto
vdr

Li vivis sian infanaĝon kaj en Havano kaj en la kafplantejo de sia patro en la regiono de Alquízar. Je la 11jaraĝo en 1844, ekstudis en Le Havre, Francio kaj post du jaroj revenis al Kubo pro malsano. Post la saniĝo reiris al Francio por fini la studojn en 1848. Post kelka tempo en Londono eniris la Liceon de Rueno, kie restis ĝis la jaro 1851, kiam revenis al Kubo, malsana je tifoida febro.

Pro neeblo studi en la Havana Universitato, vojaĝis al Filadelfio (Usono), kie studis medicinon en Jefferson Medical College, kaj doktoriĝis la 10-an de marto 1855. En 1857 validigis sian titolon en la Havana Universitato.

Tuj post la bakalaŭriĝo, vojaĝis kun sia patro en 1856 al Limo, Peruo, kie provis altnivelan vivon dum mallonga tempo. En 1860-61 restis en Parizo. En 1864 sensukcese volis translokiĝi al Matanzas. La 16-an de oktobro 1865, geedziĝis en Havano al Adela Shine, el la kariba insulo Trinidado.

D-ro. Finlay estis la plej intensa kaj profunda esploristo pri la flava febro kaj pere de siaj analizado, esploroj kaj studoj alvenis al la konkludo ke la transmisiado de tiu malsano estis realigita de moskito. Ekzistas anekdoto kiu diras ke iun vesperon dum preĝado de la rozario, lin atentokaptis susurantan moskiton proksime de li. Tiamaniere li decidis esplori la moskitojn.

Per liaj modestaj rimedoj estis kapabla identigi la moskiton CulexAedes aegypti kiel la transmisianto de la malsano. Liaj esploroj komprenigis lin ke estis la fekundita ino de tiu ĉi specio kiu transmsiis la flavan febron.

En 1881 iris al Vaŝingtono kiel reprezentanto de la Kolonia Registaro antaŭ la Internacia Konferenco pri Sano kie unuafoje prezentis sian teorion pri la transmisiado de la flava febro kaj ĝia transmisianto, sed ne menciis la moskiton. Lia teorio estis ricevita per malvarmeco kaj skeptikismo.

Reveninte en Kubon, en junio 1881, realigis volontulajn eksperimentojn kaj ne nur konstatis sian teorion sed ankaŭ malkovris ke la unuopulo pikita unufoje de la infektita moskito, restos imuna kontraŭ ontaj atakoj de la malsano. De tie naskiĝis la sero kontraŭ la flava febro. En aŭgusto samjare li prezentis antaŭ la Havana Akademio de Medicinaj Sciencoj sian esplorlaboron.

Malgraŭ tio, dum pli ol 20 jaroj la esplorlaboro de D-ro. Finlay estis ignorita kaj nur post la fino de la Hispana-usona milito kiam la generalo Leonard Wood, reganto de Kubo, petis la aprobon de la teorio de Finlay, denove estis reviziitaj liaj esplorlaboroj kaj la eksperimentoj kiujn li realigis dum tiuj jaroj.

Je lia memoro la 3-an de decembro estis dediĉita kiel Tago de la Kuracisto en pluraj landoj de Ameriko.

Eksteraj ligiloj redakti