Caspar Cruciger la Maljuna

Caspar CRUCIGER la malplijuna (ankaŭ: Kaspar Creuziger; naskiĝinta la 1-an de januaro 1504 en Lepsiko, mortinta la 16-an de novembro 1548 en Wittenberg) estis germana teologo.

Caspar Cruciger
la maljuna
Germana teologo
Germana teologo
Persona informo
Naskiĝo 1-a de Januaro 1504
en Lepsiko, Sankta Romia Imperio
Morto 16-a de Novembro 1548
en Wittenberg, Sankta Romia Imperio
Religio luteranismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Lepsiko
Universitato de Wittenberg
Familio
Edz(in)o Elisabeth Cruciger vd
Infanoj Caspar Cruciger la pli juna vd
Profesio
Okupo lingvisto • teologo • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Zorgis pri li la humanisto Georg Helt antaŭ ila studentiĝo en Lepsiko en 1513 kaj disĉipliĝo de Kaspar Börners, Richard Croks kaj de la amiko Petrus Mosellan. Cruciger estis atestanto de la t.n. Disputacio de Lepsiko kaj okupiĝis ekde 1521 en Wittenberg pri teologio, matematiko kaj natursciencoj. Jam en 1524 li prelegis pri Kvintiliano kun rekomendo de Filipo Melanktono. En 1525 Cruciger fariĝis direktoro de la Johano-lernejo en Magdeburg. En 1528 li revenis al Wittenberg kiel profesoro. Post la doktoriĝo en teologio (17.6.1533) li por ĉiam transiris de la filozofia al la teologia fakultato. Ĝin li ege subtenis. Cruciger estis Kastela predikisto ekde plej malfrue 1536 (eble jam ekde decembro 1534). Tiun oficon li plenumis ĝis 1548. Li partoprenis la enkondukon de la Reformacio en Lepsiko en 1539 kaj servis kiel sekretario dum la religiaj disputoj en Hagenau, Worms kaj Regensburg. Li helpis Luteron plibonigi la tradukon de la Biblio, estis stenografiisto kaj eldonisto de ties predikoj. Kun Rörer li ankaŭ komencis la Wittenberg-eldonon de la verkoj de Lutero (ekde 1539).

Verkaro redakti

Literaturo redakti

  • Th. Pressel, C. C., 1862, = Leben u. ausgew. Schrr. d. Väter u. Begründer d. luth. Kirche, VIII (W, L)
  • H. Petrich, C. C, 1904
  • G. Wustmann, Gesch. d. Stadt Leipzig I, 1905, S. 455 ff.
  • G. Schulze, Die Vorlesung Luthers üb. d. Galaterbrief v. 1531 u. d. gedr. Kommentar v. 1535, in: Theol. Stud. u. Kritiken 98/99, 1926, S. 18-82 (dazu: A. Freitag, Der lit. Rörer, ebd., S. 270-80): C. Dewischeit, Kaspar C., ein Geschwindschreiber Luthers, in: Dt. Stenogr., 1933, S. 155 ff.

Eksteraj ligiloj redakti