Kaspar Hofmann (1572-1648) estis germana kuracisto kaj profesoro pri Medicino de la Universitato de Altdorf, filo de feraĵisto, studis medicinon kaj filozofion en Lepsiko, Strasburgo, Altdorf, Padovo kaj Bazelo. Li estis amiko kaj lernanto de Mateo Dresero (1536-1607), Nicolaus Taurellus (1547-1606)[1], Girolamo Fabrizio (1537-1619), Andreo Ĉezalpino (1519-1603), Felikso Platero (1536-1614) kaj Kasparo Bauhino (1560-1624). En 1605, li ricevis sian diplomon kiel Doktoro pri Medicino en la Universitato de Bazelo.

Kasparo Hofmano
(1572-1648)
Germana kuracisto kaj profesoro pri Medicino de la Universitato de Altdorf.
Germana kuracisto kaj profesoro pri Medicino de la Universitato de Altdorf.
Persona informo
Naskiĝo 9-a de novembro1572
en Gotha,  Germanio
Morto 3-a de novembro 1648
en Altdorf,  Germanio
Lingvoj germanalatina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Altdorf
Universitato de Lepsiko
Universitato de Strasburgo
Universitato de Frankfurto ĉe Odro
Profesio
Okupo kuracisto • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1606. li estis nomumita sukcedanto de Nicolaus Taurellus (1547-1606), kiel profesoro pri Teoria Medicino, kies postenon li ekprenis en aprilo 1607. Kasparo Hofmano estis lernanto de Filipo Skerbo (1553-1605), sukcedanto de Tomaso Erasto (1524-1583). Kiel sekvanto de Klaŭdo Galeno (121 - 216)[2], li opiniis ke la medicina veraĵo devas esti difinita per la filozofia analizo de la antikvaj manuskriptoj

En 1629, li neglektis la teoriojn de Mondino Mondino (1270-1326) rilate al la kreado de homo per la helpo de la instruoj de Aristotelo. Li lasis pamfletojn kritikante la modernajn teoriojn de Johano Fernelo (1497-1558) kaj Giovanni Argenterio (1513-1572) pri la kaŭzo de la malsanoj. Li kreis sian propran teorion pri la sangocirkulado[3]. William Harvey (1578-1657)[4] penis sensukcese persvadi lin pri la vereco de sia doktrino.

Selektita verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti