Castelao

galega artisto kaj politikisto

Alfonso Daniel Manuel Rodríguez CASTELAO (Rianxo, 29a de januaro 1886 - Bonaero, 7a de januaro 1950), konata simple kiel Castelao, estis hispana rakontisto, eseisto, dramaturgo, desegnisto, kuracisto kaj politikisto. Li estas konsiderata unu de la patroj de la galega naciismo.​

Castelao
Persona informo
Alfonso Daniel Rodríguez Castelao
Naskonomo Alfonso Daniel Manuel Rodríguez Castelao
Naskiĝo 29-an de januaro 1886 (1886-01-29)
en Rianxo
Morto 7-an de januaro 1950 (1950-01-07) (63-jaraĝa)
en Bonaero
Mortis per Pulma kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Panteón de Galegos Ilustres (en) Traduki (1984–)
La Chacarita Cemetery (en) Traduki (1950–1984) Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj galegahispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Santiago de Compostela Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Partido Galeguista (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Castelao
Familio
Patro Mariano Rodríguez Dios (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Joaquina Castelao Genme (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Virxinia Pereira Renda (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo karikaturisto
politikisto
verkisto
pentristo
kuracisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Bonaero vd
Verkado
Verkoj Q12401575 ❦
Q3313743 ❦
Q11689612 ❦
Q12398962 ❦
Q9053381 ❦
Q20534320 ❦
Q12383847 ❦
Sempre en Galiza ❦
Q12383848 ❦
Álbum Nós ❦
Q12386186 ❦
Q20533778 ❦
Q12389901 ❦
Q20534127 ❦
Militiamen ❦
Q12386981 ❦
Q12385871 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

redakti

Estante infano, li migris kun siaj gepatroj al Argentino, sed la familio baldaŭ revenis al Galegio kaj li studis medicinon inter 1903 kaj 1909 en la Universitato de Santiago de Compostela. Kiel artisto, li ekkarieris kiel desegnisto kaj karikaturisto jam en la 1900-aj jaroj.​ En 1910 li specialiĝis en Santiago en obstetriko kaj poste instaliĝis en sia denaska Rianxo. Dum tiu periodo li kunlaboris en gazeto El Barbero Municipal (1910-1914), per kio li atakis la tradician galegan reĝimon de kacikismo; li eniris en la loka politiko ene de la Konservisma Partio.

En 1912 li aliĝis al la rura movado Galega Movado, estrita de la pastro Basilio Álvarez; la 19an de oktobro samjare, li edziĝis al Virxinia Pereira. Tiuepoke li kunlaboris en gazetoj, kiel El Liberal, El Gran Bufón, La Ilustración Gallega y Asturiana, Mi Tierra, Suevia, La Voz de Galicia de Bonaero, dum li populariĝis pri siaj karikaturoj. Ekde 1914 li suferis problemojn ĉe la vidkapablo.​ Ekde 1916 li kunlaboris kun la galega kultura movado Irmandades da Fala, Ekde 1918 li kunlaboris kun ĉeftendenca ĵurnalo madrida El Sol. Dum la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj li disvastigis siajn kulturajn kontribuojn pere de la galega gazeto Nós.

Li estis deputito en la parlamento de la Dua Hispana Respubliko, kaj kunfondinto de la Partido Galeguista. El oktobro 1934 ĝis septembro 1935 li estis ekzilita en Ekstremaduro. En februaro 1936 li estis elektita denove deputito en la kandidataro de la Popola Fronto. Tiukadre li aktive partoprenis en la kampanjo pro la jaso al la Statuto de Aŭtonomeco de Galegio, kiu estis aprobita per referendumo la 28an de junio 1936. Tri semajnojn poste startis la Hispana Enlanda Milito (1936-1939) kaj poste li formis parton de la hispanrespublika registaro en la ekzilo. Li loĝis en ekzilo en Parizo kaj en Ameriko; li mortis en Argentino, kiel multaj galegoj.

 
Castelao en Bonaero, en 1941, preparante maskojn por la ludado de sia teatraĵo Os vellos non deben de namorarse.

Literatura verkaro

redakti

Rakontado

redakti

Teatro

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti