Cennino d'Andrea Cennini (ĉirkaŭ 1360 – antaŭ 1427) estis itala pentristo influita de Giotto. Li estis lernanto de Agnolo Gaddi en Florenco. Gaddi trejniĝis kun sia patro, nome Taddeo Gaddi, kiu siavice trejniĝis kun Giotto.

Cennino Cennini
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1359 (1359-11-30)
en Colle di Val d'Elsa
Morto 1-an de januaro 1440 (1440-01-01) (80-jaraĝa)
en Florenco
Lingvoj itala
Okupo
Okupo pentristo • verkisto
Verkoj Libro dell'Arte
vdr

Li verkis Il libro dell'arte pri la transiro el la Mezepoka arto al la arto de la komenca Renesanco. Ĝi enhavas informaron pri pigmentoj, penikoj, desegno, panelpentrado, arto de fresko, pentrado sur muro kaj metalo, inter aliaj teknikoj. Cennini ankaŭ mencias olepentrarton, kiu estis grava por dismunti la miton, propagatan de Giorgio Vasari kaj Karel van Mander, ke olepentrarto estis inventita de Jan van Eyck (kvankam jam Theophilus (Roger de Helmerhausen) klare donas instrukciojn por olepentrado en sia traktaĵo "Pri diversaj artoj", verkita en 1125).

Eldonoj kaj tradukoj redakti

  • Cennini, Cennino (1821). Giuseppe Tambroni (eld.). Trattato della Pittura. Rome: Torchi di Paolo Salviucci.
  • Cennini's Treatise of Painting - tradukita de Mary Philadelphia Merrifield en 1844.
  • Broecke, L. (tr. kaj eld.) (2015) Cennino Cennini, Il libro dell'arte. London: Archetype.
  • Frezzato, F. (eld.) (2006) Cennino Cennini, Il Libro dell’Arte, Vicenza: Neri Pozza.
  • Thompson, D. V., Jr. (1932–3) Cennino d’Andrea Cennini da Colle di Val d’Elsa. Il Libro dell’Arte, 2 vol. New Haven: Yale University Press.
  • Thompson, D. V., Jr. (1933) The Craftsman’s Handbook ‘Il Libro dell’ Arte’ by Cennino d’A. Cennini, New Haven: Yale University Press.