La Centro MagnifiScience [magnifisajns] (urdue میگنفی سائنس سینٹر, angle MagnifiScience CentreMSC, trad. Centro pri la mirinda scienco) estas sendependa scienca centro en Karaĉio, kun misio evoluigi inter la popolamaso intereso en scienca pensado, scienca legokapablo kaj sciencaj metodoj tra engaĝiĝo kun interaktivaj elmontraĵoj kaj programoj.

Centro MagnifiScience
urdue میگنفی سائنس سینٹر
angle MagnifiScience Centre
Muzeo
La konstruaĵo de la muzeo.
La konstruaĵo de la muzeo.
La konstruaĵo de la muzeo.
Blazono
muzeo [+]

Landobordo Pakistano
ProvincoSindo
MunicipoKaraĉio

Koordinatoj24° 50′ 48″ N, 67° 0′ 11″ O (mapo)24.84666367.002978Koordinatoj: 24° 50′ 48″ N, 67° 0′ 11″ O (mapo)

ArkitektoMadiha Ghani

EstiĝoSeptembro 2021[1]
Administrado
- situoStrato Chagla (nun strato Barkati)
Posedanto de la lokoFondaĵo The Dawood

PublikoAlirebla por la publiko

Poŝtkodo75530

Tuta stoko220 elmontroj

EtaĝojTeretaĝo + 3

Centro MagnifiScience (Sindo)
Centro MagnifiScience (Sindo)
DEC
Centro MagnifiScience
Centro MagnifiScience
Lokigo de Sindo en Pakistano
Situo en provinco Sindo de Pakistano.

Centro MagnifiScience (Pakistano)
Centro MagnifiScience (Pakistano)
DEC
Centro MagnifiScience
Centro MagnifiScience
Situo en Pakistano.

Map
Centro MagnifiScience

Vikimedia Komunejo:  MagnifiScience Centre [+]
Retpaĝaro: www.magnifiscience.org
vdr

La pluretaĝa konstruaĵo de MSC, troviĝanta en la Kolonio Urba Fervojo de Saddar,[2] malfermis al la publiko en septembro 2021.[1] Sekvante sian devizon «scienco estas por ĉiuj», MSC antaŭenigas sciencan legokapablon kun neformalaj lernadaj kanaloj kiuj instigas scivolecon kaj kritikan pensadon por solvado de problemoj.[3] MSC celas forigi barojn en edukado STEM por la publiko, precipe por marĝenigitaj komunumoj kaj handikapuloj.

La sciencaj centro enhavas pli ol 200 interaktivajn elmontrojn, kiu ebligas vizitantojn akiri permanan komprenon de malsamaj sciencaj konceptoj kaj rilati ĉi tiujn konceptojn al la ĉiutaga vivo.[4]

La Centro MagnifiScience estas projekto adiministrata de la Dondaĵo The Dawood, neprofitocela organizo, atestita de la Pakistana Centro por Filantropio.

Originoj de MagnifiScience redakti

En 2016, la fondaĵo The Dawood faris ties unuan sciencan ekspozicion, nome ekspozicio MagnifiScience ĉe la Publika Lernejo Dawood.[5] Pro ties sukceso, ĝi estis tenita denove la sekvantan jaron ĉe la samaj sidejoj. Poste, unua scienca studio de Pakistano - la studio pri infanoj de TDF MagnifiScience - malfermiĝis en 2018.[6] En oktobro 2018, scienca ekspozicio okazis en Islamkot, Sindo.[7] Pro kreskinta bezono por pli granda spaco, oni ekkonstruis novan strukturon en 2019.[8]

En novembro 2021, la Prezidanto de Pakistano, d-ro Arif Alvi, oficiale inaŭguris la sciencan centron.[9]

Arĥitekturo redakti

 
Vido trans la etaĝoj en la Centro MagnifiScience

La konstruaĵon de la scienca centro de 4 etaĝoj (teretaĝo + 3) desegnis Madiha Ghani de Shahab Ghani kaj Asociitoj.[10] La MSC estas inĝenierita konstruaĵo, sekurigita kontraŭ tertremoj, por dezajnita por minimumigi ekologian efikon. Kiel parto de ties verdaj iniciatoj, la sidejoj prezentas sunan potencan sistemon por recikli la kloakajn akvojn.

Eno kaj ekspozicioj redakti

La pli ol 200 elmontroj trans la etaĝa ekspoziciejo montras temojn rilate al diversaj sciencaj konceptoj; inter aliaj, la muzeo pritraktas la malsamajn arĥitekturajn kaj kulturajn elementojn de Karaĉio, la fontojn de manĝaĵoj, konstruojn kaj manierojn de transportado.[11] La servo ankaŭ kovras la temojn de homa korpo, lumo, sono, iluzioj, matematiko kaj fiziko inkluzive de renovigebla energio kaj telekomunikado.[12]

Krom la jam menciitaj ekspoziciaj areoj, troviĝas ankaŭ ŝajnigo de mangrova ekosistemo, instalita en la konstruaĵo kiu substrekas la gravecon de indiĝena vegetaĵaro kaj bestaro laŭ la marbordo de Pakistano.[13][14]

En la aŭditorio de la centro, oni projekcias sciencrilatajn dokumentajn filmojn; oni ankaŭ okazigas sciencrilatajn programojn kaj laborejojn regulare.

Ekstero redakti

La originala nemoveblaĵo de la scienca centro estis antaŭe kolonia staplo konstruaĵo troviĝanta ene de la historia Fervoja Kvarono. Apuda al la nemoveblaĵo, pasas la Ronda Fervojo de Karaĉio kaj la apudaj areoj havas serion de staploj konstruitaj dum la brita Raĝlando. La ejon origine posedis Fratoj Ralli Ltd en 1888.[11] Hodiaŭ, la nuraj restaĵoj de la staplo estas la ŝtonaj limaj muroj ĉirkaŭ la tuta ejo kaj fortikaĵa enirejo kiuj estis restarigitaj por re-montri sian originalan karakteron tiom multe kiel eble.[1]

Ekstere troviĝas ankaŭ la tiel nomata «Ĝardeno de Scienco», kun ludejo, natura labirinto kaj multaj indiĝenaj arboj kaj fabrikejoj.[1]

Antaŭ la konstruaĵo troveblas kelkaj eksteraj elmontraĵoj, ludoj kaj lageto prezentanta sciencrilatan informon pri ties organismoj, vivantaj ene.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 "A much-needed addition to city’s lacklustre science landscape", DAWN.COM, Dawn News, 4 October 2021. (angle)
  2. "A praiseworthy endeavour to foster children’s interest in science", www.thenews.com.pk, The News International, 15 October 2021. (angle)
  3. "پاکستان میں اپنی نوعیت کی پہلی کاوش، ٹی ڈی ایف میگنی فائی انٹریکٹو سائنس سینٹر", DW.COM, Deutsche Welle, 28 November 2021. (ur-PK)
  4. "A ‘Magnificent’ Day Out", Aurora Magazine, Dawn News, 10 January 2022. (angle)
  5. "20,000 plus students attend ‘Magnifi Science Exhibition’ on first day", The Express Tribune, Express Tribune, 23 September 2016. (angle)
  6. "Karachi gets its first-ever MagnifiScience Children's Studio", www.thenews.com.pk, 1 October 2018. (angle)
  7. (1-15 November 2018) “Bringing Science in Thar! - ProQuest”, www.proquest.com (en) 43 (21), p. 16–18. Alirita 9 April 2022.. 
  8. Blog from Science Museum Group trip to Pakistan (angle) (30 March 2020). Alirita 9 April 2022. [rompita ligilo]
  9. "New world is all about science, technology: President", Associated Press of Pakistan, 13 November 2021. (angle)
  10. TDF MagnifiScience Centre (angle). Alirita 9 April 2022.
  11. 11,0 11,1 "کراچی: ملک کا پہلا انٹر ایکٹو سائنس سینٹر قائم", Hum News, 12 October 2021. (ur-PK) Arkivigite je 2022-08-15 per la retarkivo Wayback Machine
  12. Pakistan launches a MagnifScience Center in Karachi (angle) (24 November 2021). Alirita 9 April 2022.
  13. "MagnifiScience Centre, Karachi: Timings, Locations & More | Reuters.pk New Website", 11 March 2022. (angle) [rompita ligilo]
  14. (23 June 2022) “The Miraculous Trees That Could Save Pakistan's Largest City from Climate Disaster”, Time (en) 200 (1). Alirita 16 July 2022.. 


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo MagnifiScience Centre en la angla Vikipedio.