Folikla cefaloto

(Alidirektita el Cephalotus follicularis)

La folikla cefaloto[1] (latine Cephalotus follicularis) estas la sola specio en la familio cefalotacoj (Cephalotaceae) ene de la ordo oksalidaloj (Oxalidales). Ĝia hejmregiono estas nur malgranda arealo en la ekstrema sudokcidento de Aŭstralio. La insektivora planto kreskas tie en humidaj regionoj. Simile kiel la malparenca Nepenthes Cefaloto kaptas sian predon per kaptiloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Folikla cefaloto
folikla cefaloto (Cephalotus follicularis)
folikla cefaloto (Cephalotus follicularis)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Dukotiledonoj Dikotyledonae
Klaso: Magnoliopsidoj Magnoliopsidae
Ordo: Oksalidaloj Oxalidales
Familio: Cefalotacoj Cephalotaceae
Genro: Cefaloto Cephalotus
Cephalotus follicularis
LABILL.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Habito redakti

Cefaloto estas ĉiamverda, multjara, herba planto, kiu kreskas kiel rozedplanto kun alto de ĝis 10 cm.

La rizomo estas dika, noda kaj havas multajn skvamajn foliojn. La planto estas tre disbranĉita. Ĉe la stolono ĝi formas novajn rosedojn. Dum la pliaĝiĝo la planto formas grandan horston. El la rizomo kreskas multaj fibrecaj radikoj. Junaj plantoj ankoraŭ havas pivotradikon, kiuj baldaŭ formortas.

 
simplaj folioj

Folioj redakti

Cefaloto havas en la sezona ŝanĝo du specojn de folioj: simplaj folioj kaj kaptilfolioj. Ekzistas ankaŭ folioj kun nur duonaj kaptiloj. Ĉiuj folioj krekas alterne kaj havas tigon. La ordinaraj folioj havas la formon de spatelo ĝis kaj renverse ovoformaj. Ili longas ĝis 15 cm. Ili estas dikaj kaj ledecaj. Rande ili havas ciliojn. La surfaco estas glata kaj brila.

Kaptilfolioj redakti

La kaptilfolioj estas ĝis 5 cm longaj, ovoformaj, plenaj de fluidaĵo kaj malfermitaj supre. Ili kuŝas en angulo de 45° sur la grundo. Kovrilo super la aperturo protektas kontraŭ pluvo.

 
floraro de la folikla cefaloto

Floroj, frukto kaj semoj redakti

Stipuloj mankas. La sole staranta florpetolo kreskas dum la komenco de la aŭstralia somero (flortempo: januaro–februaro). Ĝi longas ĝis 60 cm, je ĝia pinto estas paniklo. Ĉiu de la flankaj aksoj havas ĝis kvar aŭ kvin blankaj starantaj kaj sesnombraj floroj kun diametro de 7 mm. Petaloj mankas. La ses karpeloj ne estas kunkreskintaj. La piŝtformaj, ledecaj, harhavaj fruktoj estas folikloj. Ili enhavas unu aŭ du brunajn, ovoformajn semojn. La semoj estas 0,8 mm longaj kaj 0,4 mm larĝaj.

Kromosomoj redakti

Ekzistas 2n = 20 kromosomoj.

Ekologio redakti

 
kaptila folio

La polenigado de la malgrandaj floroj okazas fare de malgrandaj insektoj. La de tempo al tempo okazantaj arbarajn incendiojn la planto travivas subtere kaj poste ili kreskas denove el la rizomoj; la semoj ne estas fajroĝermantoj.

Karnovoreco redakti

En la kaptilo estas la fluidaĵo por digesti la predon. La bestetoj estas logitaj de la nektaro ĉe la malsupera flanko de la kovrilo de la kaptilo. La bestoj falas en la kaptilo kaj dronas. La fluidaĵo enhavas enzimojn, kiuj digestas la bestetojn. La plej ofta predo estas formikoj.

Kaptiloj kiel biotopo redakti

Kiel ĉe la aliaj karnovoraj plantoj kun kaptilo la fluidaĵo en la kaptilo samtempe estas biotopo por aliaj vivaĵoj. Studaĵo el la jaro 1985 nombras 166 diversajn speciojn, inter ili 82 % protozooj, 4 % oligoĥetoj kaj nematodoj, 4 % artropodoj (kopepodoj, dipteroj kaj akaroj), 2 % rotiferoj, 1 % tardigradoj kaj 7 % aliaj (bakterioj, fungoj, algoj). Precipe bakterioj kaj fungoj eligas ankaŭ digestajn enzimojn, kiuj subtenas la digestadon. Apud la larvoj de Dasyhelea-specio vivas larvoj de (mikropezidoj Badisis ambulans en la kaptilo.

Disvastigo kaj endanĝerigo redakti

 
folikla cefaloto in situ.

La planto estas endemio en la aŭstralia sudokcidento, en la apudmarbordaj regionoj nordoriente de Albany en zono de ĉ. 400 km inter Augusta kaj Cape Riche. Ene de tiu regiono cefaloto estas ofta. Ĝi troviĝas precipe en sfagnoj sur humidaj kaj acidaj marĉaj grundoj sur granito.

Sistematiko redakti

Kaj la genro kaj la familio de la Cefalotacoj (Cephalotaceae) konsistas nur unu specio, ĝi do estas monotipa. La plej proksimaj parencoj estas la Kunoniacoj (Cunoniaceae).

Krom Brocchinia reducta, la folikla cefaloto estas la sola karnovora planto, kiu ne apartenas al la ordo lamiacoj, kariofilalojerikaloj kaj tial ne estas parenca al la aliaj karnovoraj plantospecioj.

Botanika historio redakti

Cefaloto malkovriĝis eble jam en la jaro 1791 dum ekspedicio de la botanikisto Archibald Menzies. La unua priskribo okazis en 1806 fare de Jacques Julien Houtton de La Billardière. Jam en 1800 Robert Brown observis ĉe tiu specio la kaptadon de insektoj. Ekde 1823 la specio estas kultivata en la botanika ĝardeno Kew Gardens. 1829 Dumortier metis la specion en monotipa familio.

Pro la formo de la stamenoj La Billardière uzis la grekan esprimon „kefalotus“ („kun kapo“) por la genra nomo. „Follicularis“ venas de ollicus“, kiu signifas „saketo“, kio priskribas la formon de la kaptiloj.

Uzado redakti

Ĝi estas ŝatata planto por la amikoj de karnovoraj plantoj. La tenado de la planto ne estas facila.

Referencoj redakti