Grossaffoltern

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Chaltebrünne)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Suberg-Grossaffoltern (stacidomo).


Grossaffoltern estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Aarberg kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2782 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Grossaffoltern
Blazono de Grossaffoltern
Blazono de Grossaffoltern
Blazono de Grossaffoltern
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Seeland
Malnova distrikto ĝis 2009 Aarberg
Koordinatoj  47° 4′ 0″ N 7° 21′ 35″ O / 47.06667 °N, 7.35972 °O / 47.06667; 7.35972 (mapo)Koordinatoj: 47° 4′ 0″ N 7° 21′ 35″ O / 47.06667 °N, 7.35972 °O / 47.06667; 7.35972 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2782
Areo 15,03 km²
Alteco 511 m super marnivelo
Poŝtkodo 3257
Komunumkodo 0303
Mapo de Grossaffoltern
Mapo de Grossaffoltern
Mapo de Grossaffoltern
vdr

Geografio redakti

Grossaffoltern situas en la Berna Lagolando en la mezo inter la urbo Bielo kaj la federacia urbo Berno, 20 kilometrojn sudsudoriento de la unua respektive nordnordokcidente de la lasta. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Ammerzwil, Chaltebrünne, Grossaffoltern, Kosthofen, Ottiswil, Suberg, Vorimholz, kaj Weingarten. Krome al la komunumo apartenas multnombraj izolitaj bienoj kaj domgrupoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 15,03 km², de kiuj 26,0% estas kovritaj de arbaro, 62,3% servas por agrikulturo kaj 10,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Grossaffoltern limas en nordo al Diessbach ĉe Büren, en nordoriento al Wengi, en oriento al Rapperswil, en sudo al Schüpfen, en sudokcidento al Seedorf, kaj en nordokcidento al Lyss.

Trafiko redakti

En okcidento tra la komunuma teritorio pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6 de Bielo al Berno, apud kiu troviĝas la vilaĝoj Suberg kaj Kosthofen, kaj la svisa aŭtovojo A6. De Suberg nordorienten kondukas tra Grossaffoltern al Wengi la kantona ĉefvojo n-ro 251. En Suberg troviĝas la stacidomo Suberg-Grossaffoltern de la trajnlinio de Berno al Lyss. La ceteraj vilaĝoj de la komunumoj estas konektitaj per buslinio al Lyss al la publika transportreto.

Loĝantaro kaj lingvoj redakti

La ĉefa kaj sola oficiala lingvo de la komunumo estas la germana, kiun okaze de la popolnombrado de la jaro 2000 parolis 96,4% de la loĝantaro. Ek de la 1950-aj jaro la loĝantaro konsiderante kreskis.[3]

Disvolviĝo de la loĝantaro
Jaro Loĝantaro
1850
1'722
1910
1'847
1930
1'922
1950
2'007
1980
2'235
2005
2'837

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Grossaffoltern datiĝas el la jaro 1216 kiel Affoltron. Dum la 13-a kaj 14-a jarcento Grossaffoltern estis grandparte posedaĵo de la Grafoj de Kiburgo, kiuj ĝin administris kiel parto de la Senjorujo Oltigen. En la jaro 1412 Grossaffoltern fariĝis havaĵo de la urba ŝtato Berno.[4]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti