Chermignon
Chermignon estas komunumo en la distrikto Sierre en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 2987 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Chermignon | |
---|---|
Blazono de Chermignon | |
Ortschaft • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Valezo |
Distrikto | Sierre |
Koordinatoj | 46° 17′ 10″ N 7° 28′ 10″ O / 46.28611 °N, 7.46944 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 17′ 10″ N 7° 28′ 10″ O / 46.28611 °N, 7.46944 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2987 |
Areo | 5,38 km² |
Alteco | 910 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3971 Chermignon 3963 Crans-sur-Sierre 3971 Ollon |
Komunumkodo | 6234 |
Situa mapo de Chermignon | |
Geografio
redaktiLa komunumo Chermignon situas en la supra parto de Suba Valezo ĉe la norda flanko de la Valo de Rodano, norde de la distriktĉefurbo Sierre. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Chermignon d'en Haut, Chermignon d'en Bas, Champzabé, Ollon kaj Crans-sur-Sierre.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,38 km², de kiuj 19,7% estas kovritaj de arbaro, 48,3% servas por agrikulturo kaj 28,6% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Chermignon limas en okcidento kaj nordo al Lens, en oriento al Montana, en sudo al Sierre.
Trafiko
redaktiTra Chermignon pasas la kurboriĉa kantona ĉefvojo de Sierre al Montana. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas unu kilometron sude de la komunumo en Sierre. Pere de la poŝtaŭtolinio de Sierre al Montana la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Chermignon datiĝas el la jaro 1228 kiel Chermenon kaj Chirminon. Chermignon estis konstituita kiel komunumo en la jaro 1905. Ĝis 1905 Chermignon formis kune kun Montana kaj Icone kvartalon de la iama grandkomunumo Lens en la Valeza Dekono Sierre. Eklezie Chermignon apartenis ankoraŭ ĝis 1948 al la Paroĥo Lens.[3]
Vidu ankaŭ
redakti- Aliaj lokoj kun la nomo Chermignon
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Chermignon – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)