Charles Chaplin Jr.

usona aktoro

Charles Spencer Chaplin la 3-a (5a de Majo, 1925 – 20a de Marto, 1968) estis usona aktoro.

Charles Chaplin Jr.
Persona informo
Naskiĝo 5-an de majo 1925 (1925-05-05)
en Beverly Hills
Morto 20-an de marto 1968 (1968-03-20) (42-jara)
en Holivudo
Mortis pro naturaj kialoj [#]
Mortis per pulma embolio [#]
Tombo Hollywood Forever Cemetery [#]
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Usono [#]
Alma mater Lawrenceville School [#]
Familio
Patro Charlie Chaplin [#]
Patrino Lita Grey [#]
Gefratoj Geraldine ChaplinVictoria ChaplinJosephine ChaplinEugene ChaplinMichael ChaplinChristopher ChaplinSydney Chaplin [#]
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Chaplin naskiĝis en Beverly Hills, Kalifornio. Li estis la plej aĝa filo de la aktoroj Charlie Chaplin kaj Lita Grey.

Estante infano, li kaj lia pli juna frato Sydney estis uzitaj kiel luderoj en la batalema divorco de sia patrino el Charlie Chaplin, dum kiu multo de malpuraĵoj de la paro estis publikigita. Post la divorco, la fratoj estos zorgitaj de la patrino kaj patrinflanka avino ĝis mezo de la 1930-aj jaroj, kiam ili ekfaris oftajn vizitojn al sia patro.

Chaplin aktoradis en 13 filmoj, kaj aperis kun sia patro en Limelight (1952). En 1959, li havis rolon en la filmo Girls Town kie ludis la filon de alia fama komikisto de mutaj filmoj, nome la filo de Harold Lloyd. Li aperis kun sia frato Sydney en la teatraĵo Ethan Frome de Edith Wharton en la Circle Theatre, nune nomita El Centro Theatre. En 1960 li verkis libron pri la vivo de sia familio titole My Father, Charlie Chaplin.