Charles Edward Coughlin (25-an de oktobro, 1891 – 27-an de oktobro, 1979), estis kanad-usona romkatolika pastro, verkisto, ĵurnalisto kaj pacaktivisto, kiu loĝis en Usono ĉe Detrojto. Li fondis la Eklezion National Shrine of the Little Flower Basilica. Vaste konata kiel la Patro Coughlin (Father Coughlin), li estis unu el la unuaj politikaj estroj kiuj uzis radion cele atingi amasan aŭskultantaron: dum la 1930-aj jaroj, proksimume 30 milionoj da homoj aŭskultadis liajn ĉiusemajnajn prelegojn. Li estis malpermesita plue elsendi pro sia apogo al faŝismo kaj kontraŭŝemida retoriko.

Charles Coughlin
Persona informo
Naskiĝo 25-an de oktobro 1891 (1891-10-25)
en Hamiltono
Morto 27-an de oktobro 1979 (1979-10-27) (88-jaraĝa)
en Birmingham
Tombo Holy Sepulchre Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco KanadoUsono
Alma mater Universitato de Toronto • St. Michael's College
Okupo
Okupo verkisto • katolika sacerdoto • radio-prezentisto • ĵurnalisto
vdr

Komence Coughin estis voĉa apoganto de la prezidanto de Usono Franklin D. Roosevelt kaj ties Nova Interkonsento (New Deal), sed li iĝis fervora kritikanto de Roosevelt, akuzante lin kiel tre amikema al la bankistoj, kaj ĉar li gvidis Usonon al la infero de marksismo, ideologio kiun li ege malŝatis pro ties supozata kontraŭklerika kaj kontraŭkatolika sinteno.

En 1934, li starigis organizaĵon nome National Union for Social Justice (Nacia Unio por Socia Justeco). Ĉi organizaĵo petis monajn reformojn, ŝtatigon de gravaj industrioj kaj fervojoj, kaj protektadon al la rajtoj de laboristoj. Milionoj da homoj aniĝis al la organizo, sed ĝi tamen estis malbone organizita.[1]

Je la malfruaj 1930-aj jaroj, li apogis kelkajn el la politikaj decidoj faŝistaj fare de Adolf Hitler, Benito Mussolini aŭ la Imperiestro Hirohito. Kune kun forta kontraŭstaro al tio kion li nomis 'juda konspiro kontraŭ Usono' kaj famaj frazoj kiel lia Wall Street kaj komunismo estas la du vizaĝoj el la demono, liaj famaj elsendoj estis priskribitaj kiel la disbranĉiĝo de la faŝista movado aplikita al la kulturo de Usono. [2] Post la komenco de la Dua Mondmilito, la Administracio Roosevelt perforte forbaris kaj malpermesis la radioprogramon aŭ disvastigon el ĝi per ties ĵurnalo, Social Justice.

Referencoj redakti

  1. Kennedy 1999, p. 232.
  2. DiStasi 2001, p. 163.