Charles Mackay

skota ĵurnalisto kaj verkisto

Charles MACKAY - naskiĝinta la 27-an de marto 1814 en Perth, Skotlando; mortinta la 24-an de decembro 1889 en Londono - estis skota ĵurnalisto kaj verkisto.

Charles Mackay
Persona informo
Naskiĝo 27-an de marto 1814 (1814-03-27)
en Perth
Morto 24-an de decembro 1889 (1889-12-24) (75-jaraĝa)
en Londono
Tombo Kensal Green Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Universitato de Glasgovo
Familio
Infano Marie Corelli
Okupo
Okupo poeto • ĵurnalistoverkisto
Verkoj Extraordinary Popular Delusions and the Madness of Crowds
vdr

Biografio redakti

Mackay estis la filo de George Mackay, soldato en la Reĝa Artilerio kaj lia edzino Amely Cargill. Ĉar lia patrino mortis baldaŭ post lia naskiĝo, lia patro prenis lin al Londono al internulejo de privata lernejo, kie li kompletigis siajn lernejajn jarojn.

Mackay venis al Bruselo en 1828 pro instigo de sia patro lerni lingvojn (ĉefe la italan kaj francan). Kiam la Belga Revolucio eksplodis du jarojn poste, la entreprenisto William Cockerill dungis lin kiel privatan sekretarion. Dum ĉi tiu tempo li jam skribis kiel sendependa kunlaboristo por Courier Belge (Bruselo) kaj The Telegraph (Londono).

Post pluraj ekskursetoj kun Cockerill, Mackay revenis al Londono en majo 1832 kaj iĝis lingvoinstruisto. Ekde 1834 li verkis foje por la gazeto The Sun. Tiun jaron li ankaŭ renkontis John Black, kiu dungis lin kiel ĉefredaktoro de lia gazeto Morning Chronicle. Tie li laboris ĝis la aŭtuno de 1844 kaj poste ekloĝis en Glasgovo por redakti la gazeton Glasgow Argus tie. Tie li edziĝis al Rosa Henrietta Vale kaj havis filinon kaj tri filojn kun ŝi.

Mackay studis juron paralele al sia laboro ĉe la universitato de Glasgovo kaj doktoriĝis pri juro en 1846. Li edziĝis duan fojon kun la vidvino Ellen Mills ; ĉi tiu geedziĝo restis seninfana. La verkistino Marie Corelli estis lia ekstergeedza filino.

Internacie li konatiĝis interalie pro tio, ke estis li, kiu en Eŭropo unuafoje esprimis terminon de vizia Uniĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo en dokumento de 1848, antaŭ ol Victor Hugo, Giuseppe Mazzini kaj Giuseppe Garibaldi ekuzis la nocion kaj ekvarbis pri la koncepto.

Kiel ĵurnalisto, Mackay faris du vojaĝojn al Usono. Dum lia unua vojaĝo li vojaĝis la plej grandan parton de la orienta marbordo kaj Kanado. Kiam la usona Enlanda Milito eksplodis en aprilo 1861, la gazeto The Times sendis lin al la fronto kiel milita raportisto.