Charles ROLLIN (naskiĝinta la 30-an de januaro 1661 en Parizo, mortinta la 14-an de septembro 1741 samloke) estis franca historiisto kaj verkisto.

Charles Rollin
Persona informo
Charles Rollin
Naskiĝo 30-an de januaro 1661 (1661-01-30)
en Parizo
Morto 14-an de septembro 1741 (1741-09-14) (80-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj francalatina vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Parizo vd
Profesio
Okupo historiistoprofesoroverkistotradukisto vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Statuo de Rollin ĉe urbodomo de Parizo

Vivo redakti

Rollin iĝis en 1683 profesoro pri teologio ĉe "Collège du Plessis", kaj en 1688 reĝa profesoro ĉe "Collège de France", finfine en 1696 estro de "Collège de Beauvais". Enplektiĝinte en la kverelojn jansenismajn li demisiis kaj dediĉis sin al la porjunulara verkado. En 1720 li fariĝis tamen altlernejestro.

Li postlasis multajn pedagogiajn kaj historiajn verkojn, el kiuj estas la plej gravaj jenaj: »Traité des études« (Par. 1726–31, 4 vol.); »Histoire ancienne« (1730–38, 13 vol.); »Histoire romaine« (1738–48, 16 vol.; kiun kontinuigis Crévier, Lebeau kaj Ameilhon). Pli novajn eldonojn prizorgis Didot (1845–63, 23 vol.) kaj Hachette (1837–41, 7 vol.). Je lia honoro nomis la parizanoj urban kolegion en Parizo "Collège Rollin".

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 17. Leipzig 1909, p. 68, kio legeblas tie ĉi interrete.