Chavannes-sur-Moudon

komunumo de Svislando

Chavannes-sur-Moudon estas komunumo en la distrikto Brojo-Vully en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 206 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Chavannes-sur-Moudon
Blazono de Chavannes-sur-Moudon
Blazono de Chavannes-sur-Moudon
Blazono de Chavannes-sur-Moudon
Chavannes-sur-Moudon
Chavannes-sur-Moudon
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Brojo-Vully
Geografia situo CH1903: 551776 / 167495 (mapo)46.6569444444446.8086111111111Koordinatoj: 46° 39′ N, 6° 49′ O; CH1903: 551776 / 167495 (mapo)
Nombro de loĝantoj 206
Areo 5,14 km²
Alteco 680 m super marnivelo
Poŝtkodo 17
Komunumkodo 58
Mapo de Chavannes-sur-Moudon
Mapo de Chavannes-sur-Moudon
Mapo de Chavannes-sur-Moudon
vdr

Geografio redakti

La komunumo Chavannes-sur-Moudon situas en la Vaŭda Mezlando sur la montetoj inter la valoj de la riveroj Brojo kaj Glano.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,14 km², de kiuj 19,4% estas kovritaj de arbaro, 75,3% servas por agrikulturo kaj 5,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Chavannes-sur-Moudon limas en nordo al Chesalles-sur-Moudon, en nordoriento al Brenles, en sudoriento al Ursy (FR), en en sudo al Montet (FR), kaj en okcidento al Moudon.

Trafiko redakti

Chavannes-sur-Moudon situas flanke de la gravaj trafikvojoj. En sudo la kantona ĉefvojo n-ro 151 de Moudon al Oron tuŝas la komunumoan teritorion. De tie kondukas konekta vojo tra Chavannes-sur-Moudon al Chesealless-sur-Moudon. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 15 kilometrojn sude de la komunumo apud Châtel-Saint-Denis. Pere de poŝtaŭtolinio de Moudon al Romont la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Camorino datiĝas el la jaro 1453 kiel Chavanes. Sur la komunuma teritorio estis trovita monteta tombo el la Hallstatt-epoko. 1484 Chavannes-sur-Moutdon apartenis al la Voktejo Rue. La feŭdo estis donita de la 15-a ĝis la 16-a jarcento al diversaj familioj, nome Viztume de Moudon, la Nobeloj de Villardens, la Senjoroj de Illens, de Prez kaj de Glano. Ankaŭ la urbo Berno posedis senjorajn rajtojn en Chavannes. Ĉiujn tiujn rajtojn aĉtis en la jaro 1663 la familio de Loys. Ek de 1536 Chavannes-sur-Moudon apartenis al la berna Voktejo Moudon, kiu post la Helveta Revolucio de 1798 fariĝis distrikto en la jaro 1803 estis integrita al Kantono Vaŭdo kaj fine en la jaro 2006 integrita al la nova vaŭda Distrikto Brojo-Vully. [3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti