Ursy
Ursy estas komunumo en la distrikto Glano en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1889 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Ursy | |
---|---|
Blazono de Ursy | |
Ursy | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Friburgo |
Distrikto | Glano |
Koordinatoj | 46° 38′ 5″ N 6° 50′ 3″ O / 46.63472 °N, 6.83417 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 38′ 5″ N 6° 50′ 3″ O / 46.63472 °N, 6.83417 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1889 |
Areo | 14,96 km² |
Alteco | 704 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1670 Ursy 1675 Vauderens 1674 Vuarmarens |
Komunumkodo | 2102 |
Mapo de Ursy | |
Geografio
redaktiLa komunumo Ursy situas en la Friburga Mezlando sur altebenaĵo inter la valoj de la riveroj Brojo en okcidento kaj Glano en oriento. Ursi situas proksimume 9 kilometrojn sudokcidente de la urbo Romont kaj 5 kilometrojn sudoriente de Moudon. La komunumo Ursy konsistas el la vilaĝoj Bionnens, Esmonts, Morlens, Mossel, Ursy, Vauderens kaj Vuarmarens, kaj la vilaĝetoj Invau, Fin de Vau kaj Pré du Château.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 14,96 km², de kiuj 26,0% estas kovritaj de arbaro, 66,3% servas por agrikulturo kaj 8,2% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Ursy limas en nordo al Brenles (VD), en oriento al Siviriez, en sudo al Le Flon, en sudokcidento al Rue, en nordokcidento al Montet, kaj en nordnordokcidento al Chavannes-sur-Moudon (VD).
Trafiko
redaktiTra Ursy pasas la kantona ĉefvojo n-ro 151.1 de Romont al Montet. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 10 kilometrojn sude de la komunumo apud Châtel-Saint-Denis. En Vauderens troviĝas stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Friburgo al Laŭzano.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Ursy datiĝas el la jaro 1160 kiel Ursei. Dum mezepoko Ursy apartenis al la Senjorujo Rue, kiu post la konkero fare de la urba ŝtato Friburgo fariĝis friburga voktejo kaj post la Helveta Revolucio de 1798 distrikto. En la jaro 1848 Ursy surbaze de la nova kantona konstitucio de Friburgo estis integrita al la Distrikto Glano. Kun efiko de la 1-a de januaro 2001 la ĝis tiam sendependaj komunumoj Bionnens, Mossel kaj Vauderens estis kunigitaj kun la komunumo Ursy, kaj la 1-an de januaro 2012 ankaŭ Esmonts, Morlens kaj Vuarmarens estis integritaj al la komunumo.[3]
Notoj kaj referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Ursy – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)