Chiara Raggi

Itala esperanta kantistino
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Chiara Raggi (artistnomo Kjara) estas Esperanto-kantistino, kantaŭtorino, komponistino, kantistino, gitaristino. Ŝi kantas proprajn kantojn en la itala lingvo kaj ekde 2018 ankaŭ en Esperanto.

Chiara Raggi
Kjara en la Kultura Esperanto-Festivalo 2022
Bazaj informoj
Naskonomo Chiara Raggi
Kromnomo Kjara
Naskiĝo 10-an de novembro 1982 (1982-11-10) (41-jaraĝa)
en Rimini
Deveno Italio Rimini, Provinco Rimini, Italio
Ĝenroj Kantaŭtoro
Instrumentoj Gitaro
Retejo chiararaggi.net
Persona informo
Lingvoj italaEsperanto
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo kantisto
TTT
Retejo http://chiararaggi.net/
vdr

Biografio redakti

Naskiĝinte en Rimini, Chiara Raggi studis en Supera Instituto pri Muziko "Giovanni Lettimi" de Rimini kaj daŭrigis en Konservatorio de Torino "Giuseppe Verdi". Finalisto ĉe la Nacia Premio Bianca d'Aponte 2018 por la kantaŭtoro. Ŝia disko "Blua Horizonto" aperis tute en Esperanto. Ŝi estas la unua profesia itala kantistino, kiu uzas Esperanton[mankas fonto].

Distingoj redakti

  • En 2020, ŝi ricevis Diplomon pri Elstara Arta Agado de UEA "pro la elstara kontribuo al la muzika Esperanto-kulturo, interalie per sia koncerto, kiu fermis la virtualan 52an Malferman Tagon, kaj pro sia regula reta prezentado dum la socia izoliĝo".
  • En 2022, ŝi atingis la 1-an lokon en la Eŭropa Kantokonkurso pri Minoritataj Lingvoj 2022 (Eurovision minorities languages 2022) [1][2].

Diskaro redakti

  • 2009 - Molo 22 (eldonita de La.Za.Ri.Mus)
  1. Confessioni
  2. Molo22
  3. Moschina
  4. E cambiata la notte
  5. Inesorabile fragilità
  6. Stomaco e musica
  7. Alcune mattine
  8. Non è importante
  9. Il viaggio
  10. Angelo rosso
  • 2015 - Disordine (eldonita de Musica di Seta)
  1. L'animale
  2. Disordine
  3. Amo amabilmente
  4. Sette ore
  5. Come la neve
  6. Allo specchio
  7. Quando s'è la luna
  8. Sorpresa sia
  9. Sabbia e vento
  10. Un orizzonte blu
  11. Restera
  12. Un solo tempo
  • 2017 - Lacrimometro (eldonita de Musica di Seta)
    • Lacrimometro estas itala inventita vorto de Kjara. Signifas mezurilo de larmoj, do larmomezurilo en Esperanto
  1. Surprizo Jen
  2. Senplane iradi
  3. Blua horizonto
  4. Moleo 22a
  5. Amas mi aminde vin
  6. Lasu min plukanti
  7. Vi retrovos min
  8. Tutnature
  9. Kiel la neo
  10. Senpardona Rompeblo
  • 2020 - Mozaiko (unuopaĵo en Esperanto, kuneldono de Musica di Seta kaj Vinilkosmo)
  • 2021 - La Natura e la Pacienza (eldonita de Musica di Seta)

Referencoj redakti

  1. Eŭrovido de la minoritataj lingvoj estas reta kantkonkurso specife por kantoj en regionaj dialektoj aŭ lingvoj, planlingvoj kaj kreolaj lingvoj tra la mondo.
  2. Kjara (Chiara Raggi), Mozaiko, kanto dum Eurovision Minorities Languages 2022, la Eŭrovida kantkonkurso por minoritataj lingvoj, planlingvoj kaj kreolaj lingvo, YouTube.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti