Chlodwig zu Hohenlohe-Schillingsfürst
Chlodwig Carl Viktor Fürst zu Hohenlohe-Schillingsfürst, Princo de Ratibor kaj de Corvey (* 31-a de marto 1819 en Rotenburg an der Fulda; † 6-a de julio 1901 en Ragaz) estis germana politikisto.
Chlodwig zu Hohenlohe-Schillingsfürst | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ministroprezidanto de Prusio | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Chlodwig zu Hohenlohe-Schillingsfürst | |||||
Naskonomo | Chlodwig Carl Viktor zu Hohenlohe-Schillingsfürst | ||||
Naskiĝo | 31-an de marto 1819 en Rotenburg an der Fulda, Elektoprinclando Hesio, ![]() | ||||
Morto | 6-an de julio 1901 (82-jara) en Bad Ragaz | ||||
Religio | katolika eklezio [#] | ||||
Lingvoj | germana [#] | ||||
Ŝtataneco | Germanio [#] | ||||
Partio | sen valoro [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Hohenlohe [#] | ||||
Patro | Franz Josef, 5th Prince of Hohenlohe-Schillingsfürst [#] | ||||
Patrino | Princess Constanze of Hohenlohe-Langenburg [#] | ||||
Gefratoj | Victor I, Duke of Ratibor • Gustav Adolf, Cardinal Prince of Hohenlohe-Schillingfürst • Prince Konstantin zu Hohenlohe-Schillingsfürst [#] | ||||
Edz(in)o | Marie Prinzessin zu Sayn-Wittgenstein-Berleburg [#] | ||||
Infanoj | Philipp Ernst, 8th Prince of Hohenlohe-Schillingsfürst • Moritz, 9th Prince of Hohenlohe-Schillingsfürst [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • diplomato [#] | ||||
Aktiva en | Berlino [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||

Inter 1866 kaj 1870 li estis bavara ĉefministro kaj de 1894 ĝis 1900 regna kanceliero de la Germana Imperiestra Regno kaj ĉefministro de Prusio.
Hohenlohe-Schillingsfürst estis liberalema, sed havis la malfacilecon trovi respekton de la absolutismema imperiestro kaj ties anaro. Li ne favoris la ideon "puĉi" por forigi la demokratian balotrajton, sed ja opiniis ke la katolika Zentrumspartei kaj la socialdemokratoj estis negativaj fortoj kiuj malfaciligas la laboron de la konservativa-liberala registaro. Malfacilis trovi plimultojn en la parlamento. Malantaŭ la kulisoj leviĝis jam en la kvara jaro de la kanceliereco de Hohenlohe-Schillingsfürst Bernhard von Bülow, la posteulo kiel regna kanceliero en 1900.