Chorváty situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj redakti

Chorváty, hungare Tornahorváti estas tre malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo.

Situo redakti

Chorváty situas laŭ la hungara landlimo, laŭ traira flankovojo. Košice troviĝas 35 km-ojn.

Historio redakti

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1273 en formo "Horuati". Ŝajnas, la fondintoj estis kroatoj. En 1910 loĝis en Tornahorváti 259 homoj, (254 hungaroj kajaliaj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Torna, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Tornahorváti rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Inter 1964-1989 unuigita vilaĝo formiĝis el Turnianska Nová Ves, Hosťovce kaj Chorváty, kies nomo estis "Nová Bodva". En 2001 loĝis en Chorváty 114 homoj, (87 hungaroj, 16 slovakoj, 6 ciganoj). Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj senkontrole estas traireblaj.

Vidindaĵoj redakti