Christian Ludwig Lenz

Christian Ludwig LENZ (ankau: Lentz; naskiĝinta la 28-an de decembro 1760 en Gera, mortinta la 17-an de majo 1833 en Waltershausen-Schnepfenthal) estis germana instruisto kaj klasika filologo.

Vivo redakti

Estante filo de komercisto li frekventis ĝis 1779 la gimnazion Rutheneum en Gera antaŭ ekstudi teologion kaj filologion ĉe la universitato de Jena. En 1781 li iris studi al la universitato de Lepsiko kie li restis ĝis ls 1784-a jaro. Lepsike li estis privata instruisto ĉe Christian Felix Weiße. Vokiĝon en 1784 al Philanthropinum li ja sekvis; tie li deĵoris ĝis 1787 kiel lerniganto de malnovaj lingvoj kaj inspektanto. Poste li laboris ĉe Salzmann-lernejo en Schnepfenthal kiun estris Christian Gotthilf Salzmann. Salzmann iĝis en 1788 bopatro lia.

Sed en 1802 Lenz iris lernejestrecen al Nordhausen. Tie ĉi li prizorgis ankaŭ la lernejan bibliotekon, pligrandigis ĝin kaj malfermis al la lernantoj ankaŭ la uzon de siaj privataj libroj. En 1804 li posteulis Karl August Böttiger kiel rektoro de Vilhelmo-Ernesto-gimnazio en Vajmaro. Kaj en Nordhausen (unu lia disĉiplo estis Wilhelm Gesenius[1]) kaj en Schnepfenthal Lenz antaŭenigis la flegon de la klasikaj lingvoj. En 1819 li devis retiriĝi pro okula malsano.

Karieroŝancojn lernejestrajn en Meiningen, Erfurto kaj Kenigsbergo li ne sekvis.

Lenz havis dek unu infanojn, inter kiuj la natursscienculo kaj historiisto Harald Othmar Lenz.

Verkoj (elekto) redakti

  • Über das fürstliche Erziehungs-Institut zu Dessau und besonders den gegenwärtigen Zustand desselben, 1787.
  • Bemerkungen, auf Reisen in Dänemark, Schweden und Frankreich gemacht, 2 volumoj, Ettinger, Gotha 1800–1801.
  • Über Schulbibliotheken und Schulkabinette, Reinicke, Leipzig 1804.
  • De gymnasiis frivolo saeculi ingenio neutiquam accommodandis oratio, Weimar 1806.
  • Bitte für die Bibliothek des Weimarischen Gymnasiums: Nebst einer Beyspielsammlung von Geschenken und Vermächtnissen an anderwärtige Schulbibliotheken, Glüsing, Weimar 1807.

Literaturo redakti

  • Christian Ludwig Lenz. Ĉe: Neuer Nekrolog der Deutschen, 11. Jahrgang auf das Jahr 1833, Voigt, Weimar 1835, p. 365–371.
  • Art. „Lenz, Christian Ludwig“ fare de Albert Schumann. Ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, Band 18 (1883), p. 271–272 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Stadtarchiv Nordhausen, Hans-Jürgen Grönke (eld.): Nordhäuser Persönlichkeiten aus elf Jahrhunderten. Geiger, Horb am Neckar 2009, ISBN 978-3-86595-336-0, p. 99-100