Cikloheksilfentanilo

Cikloheksila fentanilo
Kemia formulo
C26H34N2O
Cikloheksilfentanilo
Bastona kemia strukturo de la
Cikloheksila fentanilo
Cikloheksilfentanilo
Tridimensia kemia strukturo de la Cikloheksila fentanilo
CAS-numero-kodo 2309383-13-7
ChemSpider kodo 68003799
PubChem-kodo 137699959
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka solidaĵo
Molmaso 390,56884 g mol−1
Denseco 1,098 g/cm−3
Fandpunkto 117°C
Bolpunkto 525,8°C [1]
Refrakta indico  1,5849
Acideco (pKa) 8,92
Ekflama temperaturo 231,5°C
Solvebleco Akvo:solvebla
Mortiga dozo (LD50) 357 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
06 – Venena substanco 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H301, H412
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P270, P273, P301+316, P321, P330, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Cikloheksilfentanilocikloheksila fentanilo Cikloheksilfentanilo estas opioida analgeziko kiu estas analogo de fentanilo kaj estis vendita interrete kiel sinteza medikamento, plejparte en Svedio kaj aliaj skandinavaj landoj.

Flankaj efikoj de fentanil-analogaĵoj estas similaj al tiuj de fentanilo mem, kiuj inkluzivas jukadon, naŭzon kaj eble gravan spiran depresion, kiuj povas esti vivdanĝeraj. Fentanil-analogaĵoj mortigis centojn da homoj ĉie en Eŭropo kaj la iamaj sovetiaj respublikoj ekde kiam la plej lastatempa revigliĝo en uzo komenciĝis en Estonio en la fruaj 2000-aj jaroj, kaj novaj derivaĵoj daŭre aperas. Nova ondo de fentanil-analogaĵoj kaj rilataj mortoj komenciĝis ĉirkaŭ 2014 en Usono, kaj daŭre kreskis en la tuta mondo; precipe ekde 2016 ĉi tiuj drogoj kaŭzis centojn da superdozaj mortoj ĉiusemajne.

Cikloheksilfentanilo fariĝis kontraŭleĝa en Svedio en januaro 2017 kaj eniris en la listo de kontrolitaj drogoj en Usono ekde la 1-a de februaro 2018.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti