Cimabue (ĉ. 1240 – 1302),[1] konata ankaŭ kiel Cenni di Pepo[2]Cenni di Pepi,[3] estis itala pentristo kaj desegnisto de mozaikoj el Florenco.

Cimabue
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1239 (1239-11-30)
en Florenco
Morto 30-an de novembro 1301 (1301-11-30) (62-jaraĝa)
en Pizo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Respubliko Florenco
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj Madonna and Child Enthroned with Angels and Prophets. ˋSanta Trinità Maestà´
Maestà di Santa Maria dei Servi
Saint Francis
vdr
Santa Trinita Maestà, 1280–1285, Galerio Uffizi, Florenco.

Stilo redakti

Kvankam tre influita de bizancaj modeloj, Cimabue estas ĝenerale konsiderita kiel unu el la unuaj grandaj italaj pentristo kiuj elrompis disde la ital-bizanca stilo.[4] Kvankam en la tiama mezepoka arto hegemoniis scenoj kaj formoj kiuj ŝajnis relative ebenaj kaj tre stiligitaj, la figuroj de Cimabue estis priskribitaj per pli modernaj realismaj proporcioj kaj nunacoj ol ĉe aliaj artistoj siatempe. Laŭ la itala pentristo kaj historiisto Giorgio Vasari, Cimabue estis instruisto de Giotto,[1] la unua granda artisto de la itala Pra-Renesanco. Tamen, multaj fakuloj nuntempe tendencas malatenti la postulon de Vasari citante pli fruajn fontojn kiuj sugestas alidirekten.[5]

Oni konsideras lin kiel la lasta granda pentristo de la bizanca tradicio.[6]​ Cimabue konfirmis la plinovigon de la bizanca pentrarto rompante kun ties formalismo kaj enkondukante elementojn de la gotika arto, kiel la realismo de la esprimoj de la roluloj. Ekde tiu vidpunkto li povas esti konsiderata kiel iniciatinto de pli realisma traktado de la tradiciaj temoj, kio fakte faras lin pioniro de la realismo en la Renesanco de Florenco.

Ĵusaj studoj pruvis, ke reale la plinovigo farita de Cimabue ne estis io absolute izolita en la eŭropa kunteksto, ĉar dekomence liaj instruistoj estis precize bizancanoj, kaj due la propra bizanca pentrarto montris signojn de evoluo al pli grava reprezentado de la volumenoj kaj al pliigo de la intergado kun la observanto. Por ekzemplo en la freskoj de la monaĥejo de Sopoćani, datitaj en 1265, oni povas vidi figurojn jam sen konturo en kiuj la tre fajnaj sfumatoj evidentigas la rondoformon volumenece. Al Cimabue korespondas tamen fundamenta paŝo en la transiro de la hieratikaj kaj idealigitaj figuroj de bizanca tradicio al veraj subjektoj, dotitaj de homeco kaj emocioj, kiuj estos la bazo de la itala kaj okcidenta pentrartoj.

Galerio redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Giorgio Vasari, Lives of the Artists, Traduko kaj enkonduko kaj notoj de J.C. kaj P Bondanella. Oxford: Oxford University Press (Oxford World’s Classics), 1991, pp. 7–14. (ISBN 978-0-19-953719-8).
  2. Joseph F. Clarke. (1977) Pseudonyms. BCA, p. 38.
  3. (1975) A History of Painting in Italy; Umbria, Florence and Siena from the Second to the Sixteenth Century 1. AMS Press.
  4. Fred Kleiner. (2008) Gardner's Art through the Ages: A Global History 2. Cengage Learning EMEA, p. 502.
  5. Hayden B.J. Maginnis. (2004) Anne Derbes: The Cambridge Companion to Giotto, p. 12–13.
  6. Adams, p. 9.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti