Cimadera

komunumo de Svislando

Cimadera estas komunumo de la Komunumaro Sonvico kaj la Distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 115 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Cimadera
Blazono de Cimadera
Blazono de Cimadera
Blazono de Cimadera
Cimadera
Cimadera
Cimadera
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Sonvico
Koordinatoj  46° 4′ 34″ N 9° 2′ 55″ O / 46.07611 °N, 9.04861 °O / 46.07611; 9.04861 (mapo)Koordinatoj: 46° 4′ 34″ N 9° 2′ 55″ O / 46.07611 °N, 9.04861 °O / 46.07611; 9.04861 (mapo)
Nombro de loĝantoj 115
Areo 5,28 km²
Alteco 1084 m super marnivelo
Poŝtkodo 6951
Komunumkodo 5174
Mapo de Cimadera
Mapo de Cimadera
Mapo de Cimadera

Geografio redakti

Cimadera situas sur la suda flanko de la Valo de Colla, proksimume 5 kilometrojn sudoriente de la urbo Lugano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Cimadero kaj la setlejoj Paradiso, Le Spine, Trecio kaj Cugnioli Corti. En oriento de la komunumo situas la arbaro Valo de Capon kun la monto Cima alla Pianca en sudo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,28 km², de kiuj 84,5 % estas kovritaj de arbaro, 7,8% servas por agrikulturo kaj 1,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Cimadera limas en nordo al Valcolla, en nordoriento al Certara, en sudoriento al Val Rezzo (CO, Italio), en sudo al Albogasio (CO, Italio), en sudokcidento al Sonvico.

Trafiko redakti

Cimadera situas komplete flanke de la gravaj travikvojoj. La vilaĝo Cimadera atingeblas nur pere de saka vojo de Piandera. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 estas Lugano-Nordo, kiu situas proksimume 10 kilometrojn nordokcidente de la komunumo. Pere de buslinioj al Sonvico kaj al Teserete la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Cimadera datiĝas el la jaro 1422 kiel Cima d'Era. La vilaĝo estiĝis dum la 15-a jarcento el dumtempa setlejo de la loĝantaro de Treciore, kiu estis frakcio de Sonvico. Ek de la 16-a jarcento Cimadera apartenis al la subvoktejo Sonvico. En la jaro 1878 ĝi sendependiĝis kiel aparta komunumo.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti