Cirill Tamás Hortobágyi

Cirill Tamás Hortobágyi [tamAŝ hortobAdji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hortobágyi Tamás Cirill estas hungara katolika pastro, benediktano, ĉefabato.

Cirill Tamás Hortobágyi
Persona informo
Naskiĝo 22-an de februaro 1959 (1959-02-22) (65-jaraĝa)
en Nagytálya
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Benedictine High School of Pannonhalma • St. Gerard Bible College • Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo teologo • katolika sacerdoto • gimnazia instruisto • universitata instruisto
vdr
Blazono de Cirill Tamás Hortobágyi

Cirill Tamás Hortobágyi[1] naskiĝis la 22-an de februaro 1959 en Nagytálya.

Biografio redakti

Cirill Tamás Hortobágyi frekventis bazlernejon en Maklár, poste li maturiĝis en benediktana gimnazio en 1977 en Pannonhalma, poste tuj li aliĝis al la benediktanoj kaj li soldatservis 2 jarojn. Li akiris teologian kaj pedagogian diplomojn en teologia altlernejo en Pannonhalma en 1983, post 5 jaroj plian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Ekde 1988 li instruas en la menciita gimnazio, same en la altlernejo. Intertempe li pastriĝis en 1985. Li iĝis prioro en 1991, ĉefabato en 2018. En tiu periodo la abatejo komencis produkti laŭ mezepokaj receptoj plurajn varojn (teojn, sapojn, likvorojn). Li ricevis 2 premiojn.

Fontoj redakti

Referencoj redakti