Clara Bow

usona aktoro

Clara Gordon BOW ([b|oʊ]; 29a de Julio, 1905 – 27a de Septembro, 1965) estis usona aktorino kiu stelulis en la epoko de muta kino de la 1920-aj jaroj kaj sukcese faris la transiron al sonkino en 1929.

Clara Bow
Persona informo
Clara Bow
Naskonomo Clara Gordon Bow
Naskiĝo 29-an de julio 1905 (1905-07-29)
en Broklino
Morto 27-an de septembro 1965 (1965-09-27) (60-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso,  Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Forest Lawn Memorial Park vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Bay Ridge High School • Erasmus Hall High School vd
Familio
Edz(in)o Rex Bell vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1921–1933 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Ŝia apero kiel kuraĝa vendejistino en la filmo It havigis al ŝi internacian famon kaj la kromnomon "The It Girl".[1]

 
Clara Bow en 1921.

Bow personigis la epokon de la Roaring Twenties (Bruaj Dudek-jaroj)[2] kaj estis priskribita kiel ties ĉefa seksosimbolo.[3][4] Bow aperis en 46 mutaj filmoj kaj en 11 sonfilmoj, kiel ĉe sukcesoj kiaj Mantrap (1926), It (1927), kaj Wings (1927). Ŝi estis nomumita unua biletvendisto en 1928 kaj 1929 kaj dua biletvendisto en 1927 kaj 1930.[5][6] Oni diris, ke ŝia apero surekrane sekurigis al investistoj, je ĉirkaŭ du-al-unu, "sekuran revenon".[7] Je la pinto de sia steluleco, ŝi ricevis pli ol 45 000 leterojn de sekvantoj en unusola monato (Januaro 1929).[8]

Du jarojn post edziniĝo al aktoro Rex Bell en 1931, Bow retiriĝis el aktorado kaj iĝis ranĉisto en Nevado.[9][10][11] Ŝia lasta filmo, nome Hoop-La, estis publikigita en 1933. Septembre 1965, Bow mortis pro koratako estante 60-jaraĝa.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Sherrow, Victoria. (2006) Encyclopedia of Hair: A Cultural History. Greenwood Publishing Group. ISBN 978-0313331459.
  2. Morella kaj Epstein (1976), p. 283
  3. Drowne, Kathleen Morgan. (2004) The 1920s. Greenwood Publishing Group. ISBN 0313320136.
  4. Love, Clair; Pollack, Jon; Landsberg, Alison (2017), Silent Film Actresses and Their Most Popular Characters, National Women's History Museum, https://www.womenshistory.org/articles/silent-film-actresses-and-their-most-popular-characters 
  5. Basinger, Jeanine. A woman's view: how Hollywood spoke to women, 1930–1960, New York: Knopf, 1993
  6. Exhibitors Herald, 31a de Decembro, 1927
  7. Press-Telegram, 10a de Decembro, 1962
  8. Stenn 2000 p. 159]
  9. "Roughing It With Clara", Photoplay, September 1931, paĝo 30.
  10. "Clara Bow – Housewife Of Rancho Clarito", Photoplay, Julio 1932, paĝo 28.
  11. "Historic ranch put up for sale", Las Vegas Sun, 4a de Novembro 2000. Kontrolita 6a de Septembro 2020.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti