Clara CAMPOAMOR Rodríguez (Madrido, 12a de februaro 1888[1]​ - Laŭzano, 30a de aprilo de 1972)[2][3] estis hispana verkistino, politikistino kaj defendanto de la virinaj rajtoj en Hispanio. Ŝi fondis la organizon Unión Republicana Femenina[4]​ kaj ŝi estis unu de la ĉefaj defendantoj de la virina balotrajto en Hispanio, kiu finfine estis aprobita en 1931, kaj plenumita por la unua fojo fare de la virinoj en la balotado de 1933. Pro la Hispana Enlanda Milito, ŝi devis foriri el Hispanio. Ŝi mortis en la ekzilo en Svislando.

Clara Campoamor
Persona informo
Clara Campoamor
Naskiĝo 12-an de februaro 1888 (1888-02-12)
en Madrido
Morto 30-an de aprilo 1972 (1972-04-30) (84-jaraĝa)
en Laŭzano
Tombo Tombejo de Polloe vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Partio Republican Action • Radical Republican Party vd
Profesio
Okupo politikistoadvokatoverkistojuristo • sufrageto vd
Laborkampo jurovirinaj rajtoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Omaĝo al Clara Campoamor en la vertikala vostero de Boeing 737-800 de la aerkompanio Norwegian Air Shuttle.
Statuo de Clara Campoamor en Donostio.

Biografio redakti

Clara Campoamor naskiĝis en 1888 en Madrido, kaj edukiĝis precize en la kvartalo Maravillas, en neriĉa familio de progresema-liberala pensaro. La patro estis kontotenisto, dum la patrino estis kudristino. Fakte tiun profesion ŝi devis okupi pro la tro frua morto de ŝia patro kiam ŝi estis nur dektrijaraĝa. En 1909 ŝi sukcesis en laborkonkurso por iĝi telegrafisto kaj poste ricevis laborlokon kiel instruisto de plenkreskulinoj, sed ŝi povis instrui nur tajpadon kaj stenografion ĉar ŝi ne ankoraŭ abituriĝis. Dume, Clara laboris kiel sekretario en la ĵurnalo La Tribuna (La tribuno). Poste ŝi kunlaboris ankaŭ ĉe aliaj ĵurnaloj, per kio ŝi defendis la alvenon de la respubliko kaj la virinajn rajtojn. En 1922, estante jam tridektrijara, ŝi decidis abituriĝi. Tion ŝi sukcesis fari tre rapide kaj komencis tuj poste studi juron. En 1925 ŝi estis jam kolegia advokato. En unu el siaj unuaj kazoj ŝi defendis kelkajn ribelulojn de Jaca, inter kiuj troviĝis ŝia frato Ignacio. Tiuepoke komenciĝis ŝia politika agado kontraŭ la diktaturo de Primo de Rivera kaj por la egaleco de rajtoj inter viroj kaj virinoj.

Ŝi aliĝis al la Hispana Radikala Partio, kaj tiele ŝi estis elektita deputito en 1931. En tiu epoko ŝi faris akran polemikon kontraŭ Victoria Kent pro la ina balotrajto. Tiam oni opiniis, ke la voĉdonoj de virinoj estos klare favoraj al kontraŭrespublikaj partioj pro influo de la pastroj. Sed tamen Clara Campoamor estis defendanto de la necesa balotrajto de la virinoj senkonsidere de ilia orientiĝo kaj ŝi ĉiam subtenis la teorian principon de la ina egaleco. La dekstrularo, pli pro intereso ol pro ideologia konvinko, apogis ŝin. Fine la teksto en la Konstitucio de 1931, per malgranda plimulto estis aprobita ĉi tiel: “La civitanoj de ambaŭ seksoj, pli aĝaj ol 23 jarojn, havos la samajn balot-rajtojn, laŭ difinotaj leĝoj”.

La balotadon de 1933, nome la unuan kun ina balot-rajto en Hispanio, venkis la dekstrularo kaj, paradokse kaj ironie, Clara Campoamor (kaj ankaŭ Victoria Kent) perdis sian parlamentan sidlokon. Ekde 1932, kiam estis aprobita la leĝo pri divorco, ŝi dediĉis sin profesie al rilataj aferoj. En 1934 ŝi forlasis la Radikalan Partion pro ĝia submetiĝo al la ekstremdekstra kaj kontraŭrespublika partio Hispana Konfederacio de Aŭtonoma Dekstrularo (Confederación Española de Derechas Autónomas, CEDA) kaj pro la kruela subpremado de la revolucio de Asturio. Tiel ŝi petis aliĝon al la Respublikana Maldekstro (Izquierda Republicana), sed ŝi estis malakceptita ĉar multaj maldekstruloj opiniis ŝin responsa pri la balota malsukceso de 1933 pro la ina voĉdono, supozata dekstrema. Clara sin defendis per la libro Mi pecado mortal: el voto femenino y yo (Mia mortomerita peko: la ina balot-rajto kaj mi), publikigita en junio 1936.

Ekzilo redakti

Post la militista puĉo de la 18a de julio, Clara sentis sin minacata en la revolucia Madrido, ĉar eble ŝi aperis en la listo de radikalpartianoj, kiujn ia sektoro de la Popola Fronto (Frente Popular) volis mortigi. Ŝi enŝipiĝis en Alakanto por iri al Svislando tra Ĝenovo. Falangistoj denuncis ŝian alvenon al Italio al la itala polico. Ŝi deklaris sin nek faŝista nek komunista kaj argumentis, ke por trairi Italion survoje al Ĝenevo esti faŝisto. Ŝin finfine oni liberigis. En Ĝenevo ŝi publikigis, franclingve, la verkon La révolution espagnole vue par une républicaine (La hispana revolucio per okuloj de respublikanino). En ĉi verko ŝi montriĝas tia, kia ŝi ĉiam estis, nome liberala kaj sendependa, kaj per ĝi ŝi elmontris la madridajn okazaĵojn inter julio kaj aŭgusto 1936.

Inter 1947 kaj 1951 ŝi klopodis reveni en Hispanion trifoje, sed ŝi trovis ĉiam nesupereblan malfacilaĵon. Ŝi estis framasona, kaj la frankisma reĝimo igis ŝin elekti inter du ebloj: denunci aliajn framasonojn kaj forĵuri ĉe episkopejo ĉiujn siajn kontraŭklerikalajn eldirojn dum sia politika agado aŭ pasigi dek du jarojn en prizono. Ŝi, fidela al siaj pensaroj, elektis denove ekzilon, kiun ŝi antaŭvidis jam dumviva. Ŝi mortis en Laŭzano en 1972.

Verkoj redakti

  • El derecho de la mujer en España (1931)
  • El voto femenino y yo: mi pecado mortal (1935-1939), Buenos Aires. 1939, Talleres Gráficos Fanetti & Gasperini; ankaŭ 1983, Instituto de publicidad Navales. Kun Federico Fernández de Castillejo.
  • La révolution espagnole vue par une républicaine (1937)
  • El pensamiento vivo de Concepción Arenal (1943)
  • Sor Juana Inés de la Cruz (1944)
  • Vida y obra de Quevedo (1945)
  • Heroismo criollo: la Marina argentina en el drama español (1983). Kun Federico Fernández Castillejo. Instituto de Publicaciones Navales de Bonaero.

Notoj redakti

  1. España amanece republicana: Protagonistas Público. Konsultita la 17an de Julio 2018.
  2. Clara Campoamor (por fideus) [1] Konsultita la 17an de Julio 2018.
  3. Biografio de Clara Campoamor en "plusesmas.com". [2] Konsultita la 17an de Julio 2018.
  4. Ministerio de Cultura España. Las mujeres en la guerra civil. Ministerio de Cultura de España. p. 11. ISBN 84-7483-575-5.

Bibliografio redakti

Fonto en Esperanto redakti

  • Ana Manero: La glora parentezo (Virinoj de la Respubliko). Beletra Almanako (14), junio 2012. pp. 87-134, pri Clara Campoamor ĉefe en pp. 108-111.

En aliaj lingvoj redakti

  • FAGOAGA, Concha y SAAVEDRA, Paloma, Clara Campoamor: la sufragista española, Madrid, 1981.
  • LAFUENTE, Isaías: La mujer olvidada, 2006.
  • VALCÁRCEL, Amelia: El debate sobre el voto femenino en la Constitución de 1931, Actas y estudio introductorio, Publicaciones del Congreso de los Diputados, Madrid, 2002

Vidu ankaŭ redakti