Clavierübung (Bach)

Johann Sebastian Bach publikigis dumvive aron de presaĵoj de siaj verkoj por klavicenoorgeno; en la jaroj ekde 1731 ĝis 1741 en kvarparta kolekto sub la nomo Clavierübung (studaĵo por klavarinstrumentoj). Jen li pensis sisteme pri ĉiuj klavarinstrumentoj: unumanuala klaviceno aŭ klavikordo en la unua parto, orgeno kun aŭ sen pedalaro en la tria parto kaj dumanuala klaviceno en la dua kaj kvara partoj.

J.S. Bach

Per suito, konĉerto, preludo kaj fugo, ĥoralaranĝaĵo kaj variacioj Bach ĉi tie prezentis la plej multajn el la kutimaj ĝenroj kaj komponstiloj. Eĉ se la titolo „Übung“ (ekzerco) nun imagigas lernlibron, la komponaĵoj estis kaj estas neniel facile ludeblaj kaj tute ne sin direktis al instrumentlernantoj. Male ili montras tutsisteme la senkompromise altan kompozician kaj ludoteknikan nivelon de sia verkinto.

La vorto „Übung“ ĉi tie ne estas komprenebla laŭ nuna senco de novlernado, kiu staras en la malfono dum la novlernado, sed male plialtasence kiel ampleksa spirita kaj teknika alproprigo, profundigo kaj meditado de la ludanto unuflanke, kiel aplikado de la komponista metio aliflanke.

Clavierübung parto 1: partitoj redakti

Ekde 1726 ĝis 1731 Bach publikis po unu partiton por klaviceno – do suiton. En 1731 li kolektis la ses komponaĵojn kaj publikigis ilin – uzante la originalajn stereotipojn – kiel sia verko 1 (en la aĝo de 46 jaroj kiel renoma komponisto – ĉar per Opus tiam oni nomis kaj nombris nur publikigitajn verkojn).

Jen la originala titolo:

„Clavir-Übung / bestehend in / Praeludien, Allemanden, Couranten, Sarabanden, Giguen, / Menuetten, und anderen Galanterien ; / Denen Liebhabern zur Gemüths Ergoetzung verfertiget / von / Johann Sebastian Bach / Hochfürstl: Sächsisch Weisenfelsischen würcklichen Capellmeistern / und / Directore Chori Musici Lipsiensis. / OPUS 1 / In Verlegung des Autoris / 1731.“
„Klavarstudaĵo / konsista el / preludoj, alemandoj, korentoj, sarabandoj, ĝigoj, / menuetoj, kaj aliaj galanterioj ; / Pretigitaj al la amatoroj por la anima delekto / far / Johann Sebastian Bach / altprinca saksio-vajsenfelsa reala kapelmajstro / kaj / Directore Chori Musici Lipsiensis. / OPUS 1 / Eldonate far la aŭtoro / en 1731.“

Ĉiuj partitoj principe laŭas la movimentsinsekvon iniciatitan far Johann Jakob Froberger (alemandokorentosarabandoĝigo), enmetas tamen kromajn dancojn antaŭ la ĝigo aŭ la sarabando aŭ anstataŭas ilin per aliaj dancoj. Aparte okulfrapas la granda bendlarĝo de la enkondukmovimentoj – ĉiuj kutimaj tipoj aperas, ekde preludo trans fantazio kaj franca uverturo ĝis al tokato. La unuopaj movimentoj senescepte staras en la baza tonalo de la pokaza verko.

Apoge sur la francaj kaj anglaj suitoj Albert Schweitzer nomis ilin „germanaj suitoj“; ĉi tiu nomo ne venkis. La esploro plejparte estas unuopinia pri tio, ke Bach ĉi tie realigis iaspecan integradon de la du dominaj muzikaj stiloj – de la franca kaj de la itala stiloj.

Partito 1 B♭-maĵora BWV 825 redakti

 
Unumanuala klaviceno

Movimentoj

  • Praeludium 4/4
  • Allemande 4/4
  • Courante 3/4
  • Sarabande 3/4
  • Menuett I – II – I 3/4
  • Gigue 4/4

Partito 2 c-minora BWV 826 redakti

Movimentoj

  • Sinfonia: Grave Adagio 4/4 – Andante 4/4 – 3/4
  • Allemande 4/4
  • Courante 3/2
  • Sarabande 3/4
  • Rondeau 3/8
  • Capriccio 2/4

Partito 3 a-minora BWV 827 redakti

Movimentoj

  • Fantasia 3/8
  • Allemande 4/4
  • Courante 3/4
  • Sarabande 3/4
  • Burlesca 3/4
  • Scherzo 2/4
  • Gigue 12/8

Partito 4 D-maĵora BWV 828 redakti

Movimentoj

  • Ouverture 2/2 – 9/8
  • Allemande 4/4
  • Courante 3/2
  • Aria 2/4
  • Sarabande 3/4
  • Menuett 3/4
  • Gigue 9/16

Partito 5 G-maĵora BWV 829 redakti

Movimentoj

  • Praeambulum 3/4
  • Allemande 4/4
  • Courante 3/8
  • Sarabande 3/4
  • Tempo di Menuetto 3/4
  • Passepied 3/8
  • Gigue 6/8

Partito VI e-minora BWV 830 redakti

Movimentoj

  • Toccata 2/2 – 4/4
  • Allemande 4/4
  • Courante 3/8
  • Air 4/4
  • Sarabande 3/4
  • Tempo di Gavotta 4/4
  • Gigue Ø (= 4/2)

Clavierübung parto 2 redakti

En 1735 Bach publikigis la duan parton de sia Clavierübung, konsista el la Italienischen Konzert (itala konĉerto) F-maĵora kaj partito b-minora sub la originala titolo:

„Zweyter Theil der / Clavier Übung / bestehend in / einem Concerto nach Italiaenischen Gust / und / einer Ouverture nach Französischer Art, / vor ein / Clavicymbel mit zweyen / Manualen. / Denen Liebhabern zur Gemüths-Ergötzung verferdiget, / von / Johann Sebastian Bach / Hochfürstl: Saechss: Weissenfelss:Capellmeistern / und / Directore Chori Musici Lipsiensis. / in Verlegung / Christoph Weigel Junioris.“.
„Dua parto de / Clavier Übung / konsista el / konĉerto laŭ itala gusto / kaj / uverturo laŭ franca maniero, / por / klaviceno kun du / manualoj. / Pretigitaj por la amatoroj por la animdelekto, / far / Johann Sebastian Bach / altprinca saksio-vajsenfelsa kapelmajstro / kaj / Directore Chori Musici Lipsiensis. / eldonate far / Christoph Weigel Junioris.“.

La plej multaj verkistoj vidas la muzikan gravecon ĉi tie ankaŭ en la kvazaŭ pratipa konfrontado de la du muzikaj stiloj kaj rigardas la uzitajn tonalojn F-maĵoro kaj b-minoro – separataj unu de la alia per tritono – ne kiel hazardo.

La Italienische Konzert nun estas oftege ludata, ankaŭ sur piano; la partito estas en la nuntempa koncertado preskaŭ nekonata.

Partito b-minoro BWV 831 redakti

 
Dumanuala klaviceno

Movimentoj

  • Ouverture 2/2 – 6/8
  • Courante 3/2
  • Gavotte 1 – 2 – 1
  • Passepied 1 – 2 – 1
  • Sarabande 3/4
  • Bourrée 1 – 2 – 1
  • Gigue 6/8
  • Echo
Verko

Kun dek unu movimentoj ĉi tiu komponaĵo estas ne nur klare pli ampleksa ol ĉiuj aliaj partitoj de la unua parto. Ĝi havas ankaŭ pli liberan movimentsinsekvon – Ekz. mankas okulfrape tuj la alemando (kiun germanaj komponistoj jam pro ĝia nomo ne sentis 'tipe franca'). La verko similas per tio pli al la orkestrosuitoj de Bach kun sia libera sinsekvo de enmodaj dancoj.

Plua diferenco estas la pli simpla melodiaro, do klara rezigno pri elskribitaj ornamaĵoj (tipa por la franca muziko, ĉar ĝi postulas de la ludanto, ke li mem aldonu ornamaĵojn). La uzado de la du manualoj Bach preskribas per forte kaj piano. Ĉi tio koncernas ĉefe la uverturon kaj kompreneble – kiel la titolo jam supozigas – la finalmovimenton.

Italienisches Konzert F-maĵoro BWV 971 redakti

Movimentoj

  • 2/4 F-maĵoro
  • Andante 3/4 d-minoro
  • Presto 2/2 F-maĵoro
Verko

La formo de la konĉerto, en Italio iniciatita far komponistoj kiel Arcangelo Corelli kaj Giuseppe Torelli kaj pluevoluigita far Antonio Vivaldi, kontraŭstarigas soloinstrumenton al pli granda instrumentensemblo. Bach konatiĝis frue kun tipaj reprezentantoj de ĉi tiu formo kaj okupiĝis pri ili, pretigante jam en Vajmaro klavarinstrumentajn partiturojn pri ili („ses“ resp. „dek ses konĉertoj laŭ diversaj majstroj“, BWV 592-597 und 972-987).

En Italienisches Konzert li plukondukis ĉi tiun ideon; la verko kontraŭstarigas la du manualojn de la klaviceno unu kontraŭ la alian kaj baziĝas je tio klare sur elementoj evoluigitaj far Vivaldi kiel ritornelotemo, kiu iom post iom aperas sur malsamaj ŝtupoj, kaj la interaj, malmultvoĉe akompanataj solopartioj. La tuta komponaĵo kvazaŭ koketas kun la ideo, ke ĝi estus klavarinstrumenta partituro de vera orkestroverko.

En recenzo Johann Adolf Scheibe skribis en 1739[1]:

„Kiu tamen ne tuj konsentus, ke ĉi tiu klavarkonĉerto estas rigardenda kiel perfekta specimeno de bone aranĝita unuvoĉa konĉerto? Nur, ni nune ankaŭ povos surmontri malmultegajn, aŭ preskaŭ neniujn konĉertojn de tiel bonegaj ecoj, kaj de tiel bonordigita elverkado. Tiel granda majstro de la muziko, kiel estas sinjoro Bach, kiu aparte preskaŭ tutsole ekregis la klavarinstrumenton [...] ankaŭ devis esti, por liveri al ni tian pecon laŭ tia komponmaniero.“

Clavierübung parto 3 redakti

 
Granda orgeno kun tri suborgenoj/manualoj kaj pedalaro

Kiel trian kaj per 77 paĝoj plej ampleksa parto Bach publikigis en 1739 serion de orgenverkoj. La kadron formis preludo kaj fugo E♭-maĵora, inter kiuj troviĝas 21 ĥoralaranĝoj. Albert Schweitzer nomis la tuton ankaŭ orgenmeso, ĉar la uzitaj ĥoraloj ne estas ligitaj je certaj epokoj de la liturgia jaro kaj ekzemple estis ordigitaj laŭpase de diservo, komencantaj per Kyrie, Gloria kaj Credo.

Bach verkis sisteme por du malsamaj orgentipoj – ĉiu movimento estas klare aŭ por granda plurmanuala orgeno kun pedalaro aŭ por malgranda orgeno senpedalara. Por ĉiu ĥoralmelodio do ekzistas du aranĝoj; la movimentojn por granda orgeno sekvas pokaze versio sen pedalaro. La enkonduka preludo kaj la fina kvinvoĉa fugo jam per la surskribo „pro Organo pleno“ kondiĉigas grandan orgenon kun pedalaro. Por senpedala ludo la kolekto entenas pluajn kvar komponaĵojn nomatajn duetoj.

Jen la originala titolo:

„Dritter Theil / der / Clavier Übung / bestehend / in / verschiedenen Vorspielen / über die / Catechismus- und andere Gesaenge, / vor die Orgel: / Denen Liebhabern, und besonders denen Kennern / von dergleichen Arbeit, zur Gemüths Ergezung / verfertiget von / Johann Sebastian Bach, / Koenigl. Pohlnischen, und Churfürstl. Saechs. / Hoff-Compositeur Capellmeister, und / Directore Chori Musici in Leipzig. / In Verlegung des Authoris“.
„Tria parto / de / Clavier Übung / konsista / el / diversaj preludoj / pri la / kateĥismaj kaj aliaj kantoj, / por la orgeno: / Por la amatoroj, kaj aparte la spertuloj / de tia verkado, por animdelekto / pretigita far / Johann Sebastian Bach, / reĝa pola kaj elektoprinco-saksia / kortega komponisto kapelmajstro, kaj / Directore Chori Musici en Lepsiko. / Eldonate far la aŭtoro“.

Preludo kaj fugo E♭-maĵora BWV 552 redakti

du movimentoj
  • preludo 2/2
  • fugo 2/2

Vidu ankaŭ Preludo kaj fugo E♭-maĵora BWV 552.

Ĥoralaranĝoj BWV 669-689 redakti

 
Malgranda orgeno sen pedalaro
21 movimentoj
    • Kyrie, Gott Vater in Ewigkeit g-frigia a 2 Clav. e Pedale
    • Christe, aller Welt Trost g-frigia a 2 Clav. e Ped.
    • Kyrie, Gott Heiliger Geist g-frigia a 5 con Organo pleno
    • Kyrie, Gott Vater in Ewigkeit 3/4 G-maĵora Alio modo. Manualiter
    • Christe, aller Welt Trost 6/8 G-maĵora
    • Kyrie, Gott Heiliger Geist 9/8 G-maĵora
    • Allein Gott in der Höh' sei Ehr' 3/4 F-maĵora „a 3
    • Fughetta super: Allein Gott in der Höh' sei Ehr' 6/8 G-maĵora „a 2 Clav. e Pedale
    • Fughetta super: Allein Gott in der Höh' sei Ehr' 4/4 „Manualiter
    • Dies sind die heil'gen zehn Gebot' 6/4 G-maĵora „a 2 Clav. e Pedale
    • Fughetta super: Dies sind die heil'gen zehn Gebot' 12/8 G-maĵora „Manualiter
    • Wir glauben all' an einen Gott 2/4 „In Organo pleno
    • Fughetta super: Wir glauben all' an einen Gott 4/4 „Manualiter
    • Vater unser im Himmelreich 3/4 „a 2 Clav. e Pedale
    • Vater unser im Himmelreich 6/8 „Alio modo. Manualiter
    • Christ unser Herr zum Jordan kam 4/4 c-minora
    • Christ unser Herr zum Jordan kam 3/4 „Alio modo. Manualiter
    • Aus tiefer Not schrei' ich zu dir „a 6 in Organo pleno con Pedale doppio
    • Aus tiefer Not schrei' ich zu dir „Alio modo. Manualiter
    • Jesus Christus unser Heiland „a 2 Clav.
    • Fuga super: Jesus Christus unser Heiland „a 4 Manualiter

Kvar duetoj BWV 802-805 redakti

Kvar movimentoj
  • Duetto e-minora 3/8 BWV 802
  • Duetto F-maĵora 2/4 BWV 803
  • Duetto G-maĵora 12/8 BWV 804
  • Duetto a-minora 4/4 BWV 805

Alie ol la titolo supozigus la nuntempan leganton, ĉi tiuj kvar movimentoj estas verkita por unu senpedalara klavarinstrumento kaj povas esti ludataj per orgeno aŭ klaviceno. La titolo do rilatas sur ilia ĉiama duvoĉeco; estas kontrapunktaj kaj samtempe virtuozaj movimentoj simile al la invencioj, sed de ege pli granda amplekso. Kvankam Bach-Werke-Verzeichnis enordigas ilin inter la klavicenverkojn, ili estas rigardendaj pli certe kiel orgenkomponaĵoj laŭ la kunteksto de sia publikigo.

Clavierübung parto 4: Goldberg-Variationen redakti

 
Titolfolio de parto 4
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Goldberg-Variationen.

Du jarojn post la tria parto de Clavierübung Bach verkis ciklon de 30 variacioj pri la 32-takta baslinio de Aria por dumanuala klaviceno; ĉi tiu verko nun estas konata sub la nomo Goldberg-Variationen (BWV 988). Bach publikigis ĉi tiun ciklon en la sama jaro (1741) sub la titolo:

„Clavier Übung / bestehend / in einer / ARIA / mit verschiedenen Veraenderungen / vors Clavicimbal / mit 2 Manualen. / Denen Liebhabern zur Gemüths-/ Ergetzung verfertiget / von / Johann Sebastian Bach / Königl. Pohl. u. Churf. Saechs. Hoff/Compositeur, Capellmeister, u. Directore / Chori Musici in Leipzig. / Nürnberg in Verlegung / Balthasar Schmids.“
„Clavier Übung / konsista / el / ARIA / kun diversaj variaĵoj / por la klaviceno / kun 2 manualoj. / Por la amatoroj pretigita por anim-/ delekto / far / Johann Sebastian Bach / reĝa pola kaj princelekta saksia kortega/komponisto, kapelmajstro, k Directore / Chori Musici en Lepsiko. / en Nürnberg eldonita far / Balthasar Schmids.“

La verko komencas per la – treege ornamita – ario kaj sekvigas tridek laŭstile altege malsamajn movimentojn, antaŭ ol la ario estas neŝanĝite ripetata je la fino. La komencon de la dua parto markas kiel 16-a variacio franca uverturo.

Clavierübung parto 5? redakti

Kelkaj esploristoj opinias, ke Bach planus la la arton de la fugo kiel kvina parto de Clavierübung. Tiam la celata instrumento estus aŭ la klavikordo aŭ la pianego de Gottfried Silbermann, frua formo de la prapiano, de kiu Frederiko la 2-a posedis plurajn ekzemplerojn.[2] Tamen tiaj intencoj de Bach ne estas dokumentitaj, tiel ke tio restas spekulado.

Referencoj redakti

  1. hier nach: Christoph Wolff: Johann Sebastian Bach, 2. Auflage 2007. S. Fischer, Frankfurt am Main, ISBN 978-3-596-16739-5
  2. Eva Badura-Skoda: Komponierte Bach „Hammerklavier-Konzerte“? in Bach-Jahrbuch 1991.

Noten redakti

Aŭdekzemploj redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Clavierübung (Bach) » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3096218 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)