La Comtessa de Dia (Grafino de Die), eble nomita BeatritzIsoarda (fl. ĉ. 1175 aŭ ĉ. 1212), estis trobairitz (virina trobadoro).[1] La identeco de la Grafino de Dia estas neklara. Oni kredas ke ŝia nomo estis Beatriz, naskita ĉirkaŭ la jaro 1140 apud la rivero Drome; dum aliaj fontoj lokigas ŝian naskiĝon en Viennois.

Comtessa de Dia
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1139 (1139-11-30)
en Montélimar
Morto 30-an de novembro 1211 (1211-11-30) (72-jaraĝa)
en Provenco
Lingvoj antikva okcitana lingvo
Ŝtataneco Reĝlando Francio
Okupo
Okupo trobairitz • poeto • verkistokomponisto
vdr
Unua verso de Chantar m'er de do qu'eu ne volria en moderna signaro
A chantar m'er de so qu'eu no volria
Nura ekzistanta kanto de trobairitz kiu survivas kun muziko.

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

Biografio kaj verkaro redakti

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 3 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


La tiutempaj verkoj sciigas nin, ke ŝi ricevis bonan edukadon, estis klera kaj bela; kaj ke ŝi edziniĝis al Vilhelmo de Poitiers de la graflando de Die. Ŝi dediĉis kelkajn el siaj verkoj al sia edzo. Sed ŝi estis profunde enamiĝinta al trobadoro Rimbaud de Orange kaj komponis multajn belajn kanzonojn pri li. Ŝi ĉefe dediĉis sian poezian verkon al ĉi tiu malpermesita amo.

Beatriz de Dia, la Grafino de Dia, kiel ŝi nomiĝis, disvolvis sian vivon kaj sian muzikan agadon, en la Okcitanaj Valoj, en la 11-a kaj 12-a jarcentoj. Ĉi tiu epoko estas ĉefe rimarkinda pro la evoluo de la feŭdisma sistemo, en kies kortegoj aperis la tiel nomata "korteza amo". La “korteza amo” estas amkoncepto el mezepoka Eŭropo, kiu esprimis amon en nobla, sincera kaj subtila maniero. Tio originas lirikan poezion en la okcitana lingvo, klera vario de la praa provenca lingvo, kiu aperis en Okcitanio.

Ĉi tiuj amaj kantoj estis interpretitaj de la trobadoroj, lirikaj poetoj de nobela statuso, kiuj komponis muzikon kaj poezion, de la plej kompleksa partituro, plena de duoblaj signifoj, ĝis la plej simpla melodio. La trobadora muziko disvolviĝis en suda Francio, Katalunio kaj norda Italio, kaj disvastiĝis al kortegoj de Eŭropo je la fino de la 11-a jarcento. Ĉar la nobelaj geedziĝoj estis aranĝitaj laŭ profito, la korteza amo estis en la plej multaj okazoj inter membroj de la nobelaro, sed sekreta, adultema kaj malpermesata.

Francio en la 12a jarcento estis tempo tre favora al la ekonomia sendependeco de la nobelaj virinoj, kiuj prizorgis la familian havaĵon dum iliaj edzoj batalis en la krucmilitoj. Ĉi tio alportis klimaton de virina libereco kaj sendependeco, kiu favoris virinan artan kreadon. Tiutempe estis “mode” ke la virinoj de la eŭropaj kortegoj kapablis kanti kaj ludi instrumentojn. Do en la ekzercado de ĉi tiuj inaj kapabloj estis la origino de la trobairitz, la Trobadorinoj, virinoj, kiuj komponis, verkis versojn, kantis kaj recitis ĉe la kortegoj de Okcitanio, inter la jaroj 1170 ĝis 1260.

Estis tre malgranda grupo de virinoj de nobela deveno, kaj edziĝintaj al gravaj provencaj nobeluloj, kiuj volis sekvi la paŝojn de tiuj poetoj de malpermesataj amoj. Ili volis kapti en siaj verkoj la plej profundajn amajn sentojn. Kvankam la historiografio forgesis ilin, la muzika kaj poezia riĉeco de iuj el iliaj komponaĵoj estas tiel altnivelaj kiel la poemoj de siaj viraj kunuloj. La trobadorinoj ĝentile, sed aŭdace kantis la amon al siaj sekretaj amantoj. En la historio de la muziko la trobadorinoj elstaras pro tio, ke ili estis la unuaj virinoj, kiuj komponis profanajn muzikojn. Ĉiuj konataj kantverkistinoj ĝis tiu momento, verkis sanktajn, religiajn muzikojn, kiel la abatinoj Kassia aŭ Hildegard von Bingen.

Estas malmultaj kaj ne fidindaj la fontoj de informoj pri la trobadorinoj. Nur estas konataj la nomoj de ĉirkaŭ dudek virinaj trobadoroj el la 12a kaj 13a jarcentoj, kun ĉirkaŭ 32 komponaĵoj atribuitaj al ili. Tre malmulte kompare al la viraj figuroj de la sama tempo, 460 trobadoroj kaj 2 600 komponaĵoj. Sed tiel, kiel la historio laŭdis la trobadorojn, igante ilin nemalhaveblaj gravuloj de la legenda mezepoko, trobadorinoj preskaŭ malaperis el iu ajn kampo de studo, historiografia, literatura aŭ muzika. Sed la virinaj trobadoroj ekzistis, kaj kelkaj el ili verkis belajn versojn. Tiel okazis kun la mistera Beatriz de Dia.

Beatriz de Dia estis la plej fama trobadorino de sia tempo. Konata kiel la Comtessa de Die, ŝi montras tre personan vidpunkton pri mondo regita per severaj viraj interesoj kaj reguloj. Mondo kontraŭ kiu ŝi ribelas, skribante tekstojn ekster la rigida estetiko de la korteza amo. Travivis kvin el la komponaĵoj de Beatriz, kun la aldona detalo, ke ili ofte estis akompanataj de flutmuziko.

Ŝia kanzono en la okcitana lingvo “Nun mi devos kanti pri kio mi ne volis kanti” (“A chantar m'er de so qu'eu no volria”) estas la sola virina trobadora peco, kies muziko postvivas sendifekte. Tiu verko troviĝas nur en “Le manuscript di roi”, kolekto de kantoj kopiitaj ĉirkaŭ 1270 por Karlo de Anjou, la frato de Ludoviko la 9-a.

Serĉi en la vivo de ĉi tiu enigma virino kondukas al muro de malklaraj kaj malhelaj datumoj, fakto, kiu kontrastas kun la famo, kiun ŝajne ŝi havis en sia tempo, ĉar la manuskriptoj kun ŝiaj kantoj kaj versoj cirkuladis tra Francio kaj norda Italio. En la kantoj de Beatríz, kiuj postvivas ĝis hodiaŭ, ŝi spegulas la doloron pro malreciproka amo, la malplenecon de sia animo, kaj la seniluziiĝon esti malakceptita de la amato. En alia verko, ŝi alfrontas per kanto de pasio kaj aŭdaco, la moralisman vizion de la enviuloj kaj emfazas la senton de libereco. Ankaŭ en la plej fama el ŝiaj verkoj, ŝi malkaŝas sin, pasia, realisma kaj kuraĝa, kio detruas la bildon de la trankvila, sentema kaj eltenema virino. Ŝiaj kantoj montras la grafinon aŭdaca, kiu kontraŭas la bildon de pasema virino, kiu neniam prenas la iniciaton en amo kaj ne eksplicite esprimas siajn dezirojn. Ŝi malkaŝe proklamas sian amon malpermesitan, sed ravan, pasian kaj tragikan. Sen la faktoj de la vivo de Beatriz, oni nur povas ĝojigi nin per versoj de tiu kuraĝa virino, preta rompi kun la eterna bildo de silenta, obeema kaj submetiĝema virino.

Teksto redakti

Eltiraĵo de ŝia poemo estas:[2]

  • Ab joi et ab joven m'apais
  • A chantar m'er de so qu'ieu non volria
  • Estât ai en greu cossirier
  • Fin ioi me don'alegranssa

Jen la tradukita teksto de unu el ŝiaj komponaĵoj:

  • Mi estis tre afliktita
  • pro kavaliro, kiun mi havis
  • kaj mi volas, ke estu konate por ĉiam
  • kiel mi amis lin sen mezuro;
  • Nun mi komprenas, ke mi trompis min,
  • ĉar mi ne donis al li mian amon,
  • tial mi vivis erare
  • tiel en lito kiel vestita.
  • Kiel mi ŝatus, ke posttagmeze mi havu
  • mian kavaliron nuda en miaj brakoj
  • kaj ke li konsideris sin feliĉa
  • se mi nur farus por li kapkusenon,
  • Tio lasus min plej ravita
  • kiel Floris de Blancaflor:
  • mi donacas al li mian koron, kaj amon,
  • mian racion, miajn okulojn kaj mian vivon.
  • Bela amiko, afabla kaj bonkora,
  • Kiam mi havos vin en mia povo?
  • Mi povus kuŝi apud vi iun vesperon
  • kaj mi povus pasie kisi vin!
  • Sciu, ke mi havus grandan deziron
  • havi vin en la loko de mia edzo,
  • je la kondiĉo, ke vi donos al mi
  • fari kion ajn mi volus.

En populara kulturo redakti

Ŝi estas la temo de serio de historiaj romanoj de la orientgermana aŭtoro Irmtraud Morgner.[3]

Referencoj redakti

  1. Diá en moderna okcitana literumado; Dia en mezepoka okcitana literumado, kiu povus esti akcentita en i aŭ eble jam super a kiel en moderna okcitana.
  2. Paden, William D. The Voice of the Trobairitz.
  3. Irmtraud Morgner's Trobadora Beatrice by Elizabeth Morier